Tabuo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 54:
Por la homoj, morto estas la plej evitinda sed samtempe neevitebla afero. Do, same kiel en diversaj lingvoj, en la ĉina la plej ofte tabua vorto estas "morti". Laŭ esplorado de fakuloj, troviĝis pli ol 40 vortoj por esprimi la signifon de morto en la antikva Ĉinio. La unua kaj plej grava estas "beng", kies senco estas "krevi", kaj tiu vorto estis uzata ekskluzive por la morto de imperiestroj. Ĝenerale, por eviti la vorton "morti", oni uzas la esprimojn "forlasi la mondon", "eterne dormi", "ne plu ekzisti" k.c.
 
Aliaj plej evitindaj vortoj rilatas al [[sekso]] kaj [[ekskrementado]]. Jam en iu klasika [[verkaro]] kompilita en la [[epoko]] antaŭ [[Kristo]] estas aserto ke [[trinkado]], [[manĝado]] kaj [[seksa agado]] ja estas gravaj [[instinkto]]j de [[homo]]j. Tio signifas, ke tiuj agadoj estas tute naturaj kaj la [[esprimo]]j pri ili ne estas tabuindaj. Sed oni ankoraŭ tabuis la vorton koncerne sekson kaj ekskrementadon kaj anstataŭigis ilin per diversaj esprimoj. Ekz., por sekskunigo oni havis la strangan kunmetitan vorton "''yun-yu''" "''Yun''" signifas [[nubo]]n kaj "''yu''" [[pluvo]]n. La [[kunmetaĵo]] venis el [[historia anekdoto]]: la [[reĝo]] de [[regnoDinastio ChuZhou]] ([[-722|722]]-[[-481|481]] a.K.) en sia [[sonĝo]] sekve kuniĝis kun iu [[feino]] kiu diris, ke ŝi estas nubo ĉe [[tagiĝo]] kaj fariĝas pluvo post [[vesperiĝo]]. Sekve oni ekhavis la kunmetitan vorton "nubo-pluvo" por eŭfemisme esprimi la seksan agadon. Aliaj vortoj tiurilate estas iom delikataj: "kune enlitiĝi", "kune enĉambriĝi" kaj "enĉambra afero".
 
La malpermesitaj vortoj koncerne virinajn fiziologiajn fenomenojn estas pli multaj ol tiuj koncerne la virajn. La monataĵo de virinoj estas malpermesita en la parola aŭ skriba lingvo. Oni anstataŭigis ĝin per "monata okazaĵo" aŭ "monata informo" k.s. Eĉ la modernaj ĉinaj virinoj emas paroli pri sia monataĵo per jenaj esprimoj: -Al mi venis la regula libertempo" (ĉar virinoj rajtas ripozi dum la tagoj de menstruo) aŭ "nun mi malfeliĉiĝis". Kaj en la pasinteco, kiam virinoj gravediĝis, oni ĝentile diris, ke ŝi havas feliĉon" aŭ "ŝi patriniĝos".