Alemana lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Loveless (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: als:Alemannisch
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 6:
Dum ĝis la komenciĝo de la industriiĝo praktike ĉiu valo, vilaĝo kaj urbo havis sian propran kaj tipan dialekton, oni nuntempe observas, en Svislando kaj Aŭstrio, ke en certaj grandregionoj la dialektoj alproksimiĝas. Tio signifas unuflanke, ke la nombro de alemanaj dialekt-variaĵoj en la lastaj jaroj draste malpliiĝis, dum aliflanke la grandregionaj variaĵoj fortiĝis. Oni do hodiaŭ (sen postulo esti kompleta) trovas la jenajn ĉefdialektregionojn en [[Alemanujo]]: [[Alzaco]], [[Baden-Virtembergo]], [[Bazelo]], [[Kantono Berno|Berno]], [[Vorarlberg|Forarlbergo]], [[Kantono Grizono|Grizono]], [[Kantono Sankt-Galo|Sankt Galo]], [[Distriktaro Ŝvabio|Ŝvabio]], [[Kantono Valezo|Valezo]] kaj [[Kantono Zuriko|Zuriko]]. En kelkaj geografie protektitaj valoj krome konserviĝas apartaj variantoj kiel ekzemple la ''valeza'' aŭ la ''togenburga''.
 
La alemanajn dialektojn en Svislando oni ofte grupigas sub la termino "[[svisgermana lingvo]]": Kvankam lingvistike ne ekzistas klara limo inter tiuj kaj la aliregionaj alemanaj dialektoj, ekzistas pragmatika diferenco: La [[svisgermanaj dialektoj]] uziĝas en preskaŭ ĉiuj konversaciaj situacioj prefere ol la altgermana lingvo, dum en la cetera teritorio de la alemana lingvo la norma germana lingvo en tre multaj situacioj estas preferata al la loka alemana dialekto kaj en multaj lokoj preskaŭ formortigis la alemanajn dialektojn.
 
== Najbaraj dialektdiferencoj ==