Katerina la 1-a (Rusio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Avido
Linio 30:
La vivo de '''Katerino la 1-a''' ([[Rusa lingvo|Ruse]]: Екатерина I Алексеевна) ([[15-a de aprilo]], [[1684]] – [[17-a de majo]], [[1727]]) similas je fefabelo, ĉar ŝi estis servistino el kamparula familio litovia en [[Latvio]], ''Skavronski'', ŝi edziĝis je aĝo de 18 jaroj kun sveda soldato kaj iĝis servistino de germana pastoro ''Glück''. Okaze de la sieĝo de [[Marienburgo]] jare [[1702]], ŝin ekvidis marŝalo Ĉeremetev, kiu ŝatis ŝin, kaj prenis ŝin kiel amorantinon. Poste, en [[Peterburgo]], ŝi plaĉis al generalo Menĉikov, kiu same kondutis!
 
Fine, simile [[caro]] [[Petro la Granda]] hazarde vidis ŝin ĉe la generalo, kaj (laŭ la kuntempuloj, ŝi estis "ja ĉarmeta", gaja, kaj kun malavarforma mamaro) tuj ŝatis ŝin. Ne estis rimedo ne obei la caron. Li establis ŝin en malgranda lignodomo borde de la [[Neva]], kie li regule vizitadis ŝin. Sed kvankam li estis ĝenerale tute ne sentema viro (eĉ kruela reganto) kaj [[avido|avida]] virinkonsumanto, li rapide malfalse enamiĝis al ŝi. Ŝi ne profitis el sia avantaĝo, kaj donis konsilojn nur kiam li ilin petis, sed ili estis ĉiam saĝaj. Petro vere korligiĝis al ŝi, kaj en jaro 1711 edziĝis kun ŝi (spite la skandalon kaŭzita inter liaj familianoj pro tia rangmisaĵo). Fine en jaro 1724 li kronigis ŝin kiel carinon de Rusio, kaj post lia morto, en 1725, la eksa servistino iĝis imperiestrino de rusio.
 
La nur 16 monatoj dum kiuj ŝi regis estis feliĉaj por Rusio, ĉar ŝi malfondis aŭ mildigis la terurajn justicpunojn de Petro; Cetere ŝi pluirigis la grandajn planojn ekitajn de Petro.