Mekaniko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Synthebot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: kaa:Mexanika forigo de: pt:Mecânica
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Primara
Linio 3:
'''Meĥaniko''' referencas al la parto de [[fiziko]] pritrakanta la [[ekvilibro]]n, movadon de korpoj, la [[forto]]jn kiuj efikas sur la korpoj, kaj ties aplikado al maŝinoj kaj aparatoj. La termino "korpo" povas signifi grandan sortimenton de objektoj, ekzemple: [[partiklo]]j, [[ĵetaĵo]]j, [[kosma flugaparato|kosmaj flugaparatoj]], [[astro]]j, [[maŝinero]]j, kaj eroj de [[solido]]j, [[likvo]]j, [[gaso]]j, ktp.
 
Meĥaniko eble estas la [[primara]] kaj originala fako de [[fiziko]]. Ĝi entenas grandan parton de scio pri la natura mondo. Ĝi ankaŭ konstituas la centran parton de [[teĥnologio]] kaj [[inĝenierarto|inĝenieriko]]. La plej gravaj divizioj de meĥaniko estas inter [[klasika meĥaniko]], [[kvantuma meĥaniko]], kaj [[relativeca meĥaniko]]. Historie klasika meĥaniko venis unue, dum kvantuma meĥaniko kaj relativeca meĥaniko estas pli novaj. Kvantuma meĥaniko kaj relativika meĥaniko malkovriĝis frue en la 20-a jarcento. Pro la [[matematiko|matematika]] precizeco de prognozoj bazitaj sur klasika meĥaniko, ĝi estas rigardata kiel la modelo por aliaj [[ekzakta scienco|ekzaktaj sciencoj]].
 
Kvantuma meĥaniko havas pli grandan amplekson ol klasika meĥaniko; kaj oni povas vidi ĝin entenanta klasikan meĥanikon de la vidpunkto de la grandeco de korpoj. Ne estas kontraŭdiroj; ĉar en la limo de mezgrandaj korpoj la prognozoj de kvantuma meĥaniko alprokimiĝas al tiuj de klasika meĥaniko.