Gaheris: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Gaheris''', kavaliro en Artura legendo. Li estis la filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Agravain, Gawain, kaj Gareth. Li estis ankaŭ f...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 14:30, 2 dec. 2008

Gaheris, kavaliro en Artura legendo.

Li estis la filo de Reĝo Lot de Orkney kaj Morgause, kaj frato de Agravain, Gawain, kaj Gareth. Li estis ankaŭ frato aŭ duon-frato de Mordred.

Li servis kiel eskviro de sia pli aĝa frato Gawain antaŭ ol kavaliriĝi ĉe la kortego de Reĝo Arturo. Li partoprenis la mortigon de Pellinore (kiu mortigis lian patron). Poste estis vendetto inter la familio de Lot kaj tiu de Pellinore. Malgraŭ tio Morgause ĝuis amaferon kun Lamorak, la filo de Pellinore. Gaheris trovis ilin en lito kaj senkapigis sian matron, sed permesis ke Lamorak eskapus. Kredante ke Lamorak estas la mortiginto, Gawain, Agravain kaj Mordred kuniĝis kun Gaheris por embuskigi kaj mortigi Lamorak, sed poste eltrovis ke fakte Gaheris mortigis sian matron. Sekve, Gaheris estis portempe ekzilata de la Artura kortego.

Gaheris revenis al la kortego. Arturo petis ke Gaheris kaj liaj fratoj defendu la ŝtiparumon de Reĝino Ginevra. Gawain rifuzis, sed la aliaj senentuziasme konsentis, kvankam ili diris ke ili ne portos kirasojn. Gaheris mortis, kune kun Gareth kaj Agravain, kiam Lanceloto kaj liaj kavaliroj savis Ginevran.