Rzeszów: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: cs:Řešov
Neniu resumo de redakto
Linio 61:
 
La arkeologiaj esploroj pruvas, ke la regiono estis enloĝata jam en la praa periodo, tamen la unua dokumentita mencio pri la [[burgo]] devenas el la mezo de la [[14-a jarcento]], kiam reĝo [[Kazimiro la Granda]] donacis ĝin al sia [[kavaliro]] kaj [[diplomato]] [[Jan Pakosławic]], kiu ŝanĝis sian nomon konforme al la urbonomo. La gento Rzeszowski sukcese regis la urbon dum pli ol 2 jarcentoj. Verdire Rzeszów komence de la [[15-a jarcento]] suferis incendiplagon, sed ĝian rekonstruon kaj brilan reevoluon favoris multaj privilegioj, i.a. pri la rajto vendi bieron, vinon kaj salon. Tie funkciis doganejo kaj la urbo riĉiĝis ankaŭ pro la vartransportaj pegandecoj de komercistoj. Dank’ al tio kaj instaliĝo de la ĉefaj trafikitineroj al [[Krakovo]] kaj [[Lvovo]], [[Dukla]] kaj [[Sandomierz]] la signifo de la urbo rapide kreskis. En la [[1430]] jaro ĝi ricevis la rajton peli la brutaron el [[Rusujo]] al Krakovo kaj eĉ pli, al [[Nederlando]]. Unu jarcenton pli poste la [[Varsovia Sejmo]] agnoskis la riveron [[Wisłok]] transportebla, dank’ al kio kreiĝis nova komerca itinero kondukanta al [[Gdansko]]. En la [[16-a jarcento]] Rzeszów fieris jam pri bone organizita administracio kun tribunalo kaj burĝokonsilantaro, kies membroj vice deĵoris kiel urbestroj. Ĝiaj komercistoj tenis vastajn komercajn kontaktojn kun [[Varsovio]], Krakovo, [[Vroclavo]], kun [[Litovujo]], [[Moldavujo]] kaj [[Hungarujo]]. Burĝoj rapide riĉiĝis, floris metioj organizitaj en gildoj kaj kvankam la urbon ne evitis incendioj, militoj, rabatakoj ĝi ĉiam kapablis leviĝi kaj pluflori. La ora epoko en la vivo de la urbo inter la 16-a kaj [[17-a jarcento]]j aldone kaŭzis, ke Rzeszów altigis sian rangon de grava komerca kaj metiista centro. Tiu epoko multon ŝuldas al sia nova posedanto [[Mikołaj Spytko Ligęza]], kiu plukonstruis kaj fortikigis la urbon en maniero – konsiderante la epokon – moderna. Li financis la riĉan ornamon de la lokaj preĝejoj, la elkonstruon de municipaj konstruaĵoj. Dank’ al li kreiĝis la urbodomo, li iniciatis elkonstruon de pompa [[kastelo]], la urbo ricevis la ĉirkaŭajn defendomurojn, sed samtempe plukonstruiĝis superante siajn mezepokajn limojn. Mikołaj Spytko Ligęza fondis ankaŭ fortresan bernardenan klostron, en kiu ektroviĝis poste la [[maŭzoleo]] de [[Ligęza-familio]]. Pri la tiama bonstato atestas ankaŭ la urbolibroj, kiuj mencias la laboron de pluraj oraĵumistoj. Dank’ al laŭvicaj posedantoj, nome Lubomirski-familio Rzeszów fariĝis ankaŭ grava kleriga centro, kiu kovis multajn famajn polojn, kiel [[Ignacy Łukasiewicz]] - eltrovinto de [[naftolampo]] aŭ [[Julian Przyboś]] - renoma pola [[poeto]].
 
Fine de la [[17-a jarcento]] Rzeszów komencis perdi sian brilon pro militoj, damaĝa incendio, mallerta politiko de laŭvicaj regantoj el [[Lubomirski-familio]]. Definitivan frapon donis la anekso de la tuta regiono fare de la aŭstra dispartiginto de [[Pollando]] por la 146-jara periodo. La situo de Rzeszów rande de [[Habsburg-imperio]] lime de cara Rusujo aldone sengravigis la urbon. Por vigligaj evoluimpulsoj necesis atendi ĝis la mezo de la [[19-a jarcento]], kiam Rzeszów fariĝis urbo libera. Pluraj politikaj kaj ekonomiaj liberoj por Galicio kadre de la Aŭstro-Hungara Monarkio aldone spronis la urboevoluon, kiu meze de la 19-a jarcento ricevis sian unuan fervojlinion. Malgranda urbeto komencis transformiĝi en kapitalisman centron. En la [[1888]] aperis tie la unuaj telefonoj, en la [[1900]] kreiĝis gasentrepreno kaj la strata gasprilumo, 11 jarojn pli poste oni funkciigis elektrejon kaj akvokondukan reton. En la jaroj antaŭantaj la 1-an mondmiliton Rzeszów akiris novan funkcion kiel apogbazo de Przemyśl-fortreso. Tiuperiode ĉe la nordaj randoj de la Aŭstro-Hungara Monarkio intense plukonstruiĝadis la militara infrastrukturo, kio por Rzeszów signifis kapitalfluon el la imperiestra kaso. Tiun konjunkturon talente utiligis la oficanta dum 17 jaroj urbestro Stanisław Jabłoński, por firmigi la urban infrastrukturon. Tiu periodo favoris ankaŭ vekiĝon de sendependiĝaj tendencoj. En la intermilita periodo la plej favoraj por Rzeszów estis la jaroj antaŭantaj la 2-an mondmiliton lige kun la laŭplana industriigo. Dum la 2-a mondmilito Rzeszów estis parte detruita, sed kiel dirite la periodo postmilita ligiĝis kun la administra-kultura avanco de la urbo.
 
Komence de la [[1990-aj jaroj]] Rzeszów avancis, se temas pri la spirita vivo de la regiono, fariĝante la rezidejo de Rzeszów-diocezo. Rzeszów rolas ankaŭ kiel grava kultura centro kun pluraj teatroj, artgalerioj, kulturdomoj kaj muzeoj. En ĝi mem kaj en ĝiaj ĉirkaŭaĵoj okazas multaj kulturaj eventoj, ankaŭ kun internacia karaktero.
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
<br clear=all>
{{Commons|Rzeszów}}
<br clear=all>
 
== Eksteraj ligiloj ==
 
{{el}} http://www.erzeszow.pl <!-- pl:Serwis Informacyjny Urzędu Miasta Rzeszów pl->eo:_Serwis_ _Informacyjny_ _Urzędu_ _Miasta_ Rzeszów de:Homepage der Stadt Rzeszów de->eo:_Homepage_ _der_ _Stadt_ Rzeszów de:Verwaltung Stadt Rzeszów (polnisch, deutsch & englisch) de->eo:_Verwaltung_ _Stadt_ Rzeszów (_polnisch_, _deutsch_ Kaj-signo _englisch_) -->
{{el}} http://www.erzeszow.pl/en <!-- lv:www.erzeszow.pl/en/ en:Rzeszow City Department en->eo:_Rzeszow_ Urbo Departemento -->
Linio 77 ⟶ 73:
 
{{Navigilo Pollando}}
 
{{Aldonaj bildoj}}
{{Aldonaj eksteraj ligiloj}}
{{ĝermo-Pollando}}
 
[[Kategorio:Urboj de Antaŭkarpatio]]