Zazpiak Bat: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
e
Ŝanĝis ligon
e (→‎Historio: Ŝanĝis ligon)
e (Ŝanĝis ligon)
'''Zazpiak Bat''' estas [[Eŭska lingvo|eŭska]] esprimo, kiu signifas «La sep -- Unu», el ''zazpi'' («sep»), ''ak'' («la» en pluralo) kaj ''bat'' («unu»). Ĝi referencas al la sep historiaj provincoj de Eŭskio.
 
Ĝi ankaŭ estas la [[Heraldiko|heraldika]] nomo de la blazono de [[Eŭskio]] konsistanta el la sep sekvaj provincoj: unuflanke la kvar hispanaj provincoj de [[Alavo]], [[Gipusko]], [[Biskajo]] (formantaj la nuntempan Eŭskan aŭtonoman komunumon) kaj provinco konsistanta el la eksa Reĝlando [[Navaro (mezepoka reĝlando)|Reĝlando Navaro]] (nuntempe [[Navaro]]), aliflanke la tri francaj provincoj de [[Lapurdo]], [[Malalta Navaro]] kaj [[Zubero]], inkluzivitaj en departemento [[Pyrénées-Atlantiques]]. La blazono konsistas el 6 partoj reprezentantaj ĉiujn provincojn, Navaro kaj Malalta Navaro havantaj saman blazonon, tiun de Reĝlando Navaro, kie ambaŭ nunaj provincoj estis kunigitaj ĝis la frua 16-a jarcento.
 
La Eŭska aŭtonoma komunumo havas propran blazonon, [[Laurak Bat]] («La kvar -- Unu»), kiu datiĝas de ties konstitucio kiel tia post la morto de [[Francisco Franco|Franco]]. Ĝi konsistas el kvar partoj el kiuj unu el ili, tute ruĝa, simbolas Navaron, aparta aŭtonoma komunumo, kiu laŭ la hispana konstitucio povas per referendumo decidi eniri en ĝin. Ĝi estas forta simbolo kiel la [[Ikurrina]] (eŭska standardo), la [[Lauburu]] (eŭska svastiko) kaj la [[Arrano beltza]] («La aglo nigra», standardo kiu datiĝas de Mezepoko).