Kardiologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
PaulP (diskuto | kontribuoj)
e lingve korektetis
Linio 7:
=== Ĝis la 19-a jarcento ===
[[Dosiero:Hörrohr Stethoskop Meyers 1890.jpg|thumb|right|140px|<center>ligna [[stetoskopo]] (el la germanlingva "konversacia leksikono de Meyer" el la jaro 1890)]]
La homoj konsideris la koron jam ekde prahistoria tempo aparte vundeblan organon, pri tio atestas ekzemple kavernaj pentraĵoj [[ŝtonepoko|ŝtonepokaj]] el [[Iberio]]. Kuracistoj en [[Historio de Ĉinio|antikva Ĉinio]], [[antikva Egiptio|Egiptio]], [[antikva Grekio|Grekio]] kaj [[Romio]] aparte atente ekzamenis la homan koron kaj la [[pulso]]n kiel signo de la mekanika kora funkcio. La klerulo ''Herofilos de Ĥalkedon'' ĉirkaŭ la jaro 300 a.K. konstruiĝis poŝan akvohorloĝon por la [[pulso]]mezurado. Antaŭ proksimume 2000 jaroj la romia verkisto [[Seneca]] la pli juna jene priskribis sian kordoloron: "La atako tre mallongas kaj similas al ŝtormo. Ĉe aliaj suferoj oni baraktas kun malsano, ĉi-tie tamen kun morto". La komencon de la moderna kardiologio oni plej bone povas datigi en la jaro [[1638]], kiam la angla kuracisto [[William Harvey]] publikigis sian malkovron de la [[sangocirkula sistemo]].
 
Dum la jaro [[1733]] la angla pastro kaj sciencisto [[Stephen Hales]] unuafoje "sange", do per operacieto, povis mezuri la [[sangopremo]]n, enmetante metalan tubeton en la kolan arterion de ĉevalo kaj ligante la tubeton al vitra cilindro. La unua kora medikamento estas [[digitalo]], natura substanco el samnoma planto, kiu havas fortan kor-fortigan efikon. Dum la jaro [[1816]] la franco ''René Théophile Hyacinthe Laënnec'' malkovris la [[stetoskopo]]n, komence relaive simpla ligna cilindro, kiu ebligis plilaŭtigitan aŭskultadon de la koraj sonoj. Jam fine de la 19-a jarcento stetoskopoj havis flekseblajn tubojn por ambaŭ oreloj de la kuracisto. Same dum la 19-a jarcentoj evoluiĝis pluraj aparatoj por sen-operacia mezuro de la sankopremo, el kiu la plej praktika konsideriĝis tiu de la itala kuracisto evoluiĝis pluraj aparatoj por sen-operacia mezuro de la sankopremo, el kiu la plej praktika konsideriĝis tiu de la itala kuracisto ''Scipione Riva-Rocci'' el la jaro [[1896]] per balona rubando aplikebla al la brako de homo. La anglo ''Harvey Williams Cushing'' plibonigis la teknikon kaj la rusa armea kuracisto ''Nikolaj Korotkov'' dum [[1905]] modifis ĝin. Nuntempe nur malofte oni mezuras la sangopremon laŭ la metodo de Riva-Rocci, plej ofte laŭ tiu de Korotkov. Erare tamen en multaj landoj oni daŭre indikas la ("korotkove") mezuritan sangopremon per la mallongigo "RR" por Riva-Rocci.
 
=== Ekde la 20-a jarcento===