Lanceloto: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Lanceloto''', kavaliro de Reĝo Arturo. Li estis la filo de Reĝo Ban kaj Elaine de Benoic. Dum lia infaneco Ban estis forpelata de sia regno. Dum Elaine flegis sian vundatan...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 15:
Multaj kavaliroj konsciis ke Lanceloto kaj Ginevra havis am-rilatojn. [[Agravain]] kaj [[Mordred]] malkaŝis tion al Arturo, kaj Lanceloto fuĝis el la kortego de Arturo. Senentuziasme Arturo kondamnis Ginevran esti ŝtiparumota. Konsciante ke Lanceloto klopodus savi ŝin, li sendis multajn kavalirojn por defendi la ŝtiparon, kvankam [[Gawain]] rifuzis partopreni. Lanceloto kaj liaj sekvantoj alvenis, batalis kontraŭ la kavaliroj kaj forprenis Ginevran. Dum la batalo mortis [[Gaheris]] kaj [[Gareth]], la fratoj de Gawain, kiuj senentuziasme kaj senkirase partoprenis la defendon de la ŝtiparo. Pro tio Gawain tiom koleris ke li devigis Arturon invadi Francion kie situis la bienoj de Lanceloto. Dume Ginevra restis en Anglio, kaj Arturo konfidis ŝin al la protekto de Mordred. Tiu, tamen, komplotis kapti la anglan tronon kaj edziĝi al Ginevra. Iuj verkistoj diris ke ŝi konsentis; aliaj, ke ŝi fuĝis al monaĥinejo. Aŭdinte raportojn de la perfido de Mordred, Arturo revenis en Anglion. Dum la lukto Gawain mortige vundiĝis: mortante, li skribis al Lanceloto por peti kaj pardonon kaj lian subtenon por la lukto kontraŭ Mordred, sed Lanceloto alvenis tro malfrue por savi la vivon de Arturo. Post fina renkonto kun Ginevra, Lanceloto sin retiris al ermitejo kie li pente pasis la restaĵon de sia vivo.
 
[[Kategorio:Artura literatureliteraturo]]
 
[[bg:Ланселот]]