Boriso la 3-a: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Obersalzberg
Linio 47:
Reciproke al la teritoriaj akiroj, Bulgario devis pli kruele trakti la judojn. Printempe de 1943 la naziaj oficistoj postulis deportadojn de la judoj. Je premo de la religiaj estroj kaj ŝtataj eminentuloj, la caro rifuzis envogonigon de la 50.000 judoj. Pro tio Hitler invitis lin en somero de 1943 al si.
 
Dum la renkontiĝo la 9-an de aŭgusto, Boriso defendis sian decidon kaj deklaris, ke ne volas ekmiliti kontraŭ la Sovetunio - pro la slava amikeco-. Ses tagojn poste, Hitler provis konvinki lin en [[Obersalzberg]], sed sensukcese. La caro samtege hejmenflugis. Li sekvatage li ĉasis apron en Carska Bistrica kaj montgrimpis kun sia pli juna frato (la plej grandan bulgaran pinton [[Musala]]n).
 
Boriso revenis en Sofion la 23-an de aŭgusto, kie li abrupte malsaniĝis. Boriso la 3-a malfacile povis spiri, havis vomsenton, sentis premon en la brusto kaj eĉ perdis la konscion unufoje. La kuracistoj diagnozis galproblemojn ĉe li. Tiam oni alvenigis la Berlinan kuraciston, kiu ektraktis lin pro kora insuficienco.