Edmund Hillary: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 11 jaroj
+ligo al Finstudinto
e (roboto aldono de: fiu-vro:Hillary Edmund)
(+ligo al Finstudinto)
Hillary multe profitis sian popularecon por bonfaraj celoj. Li fondis ankoraŭ fine de la 50aj jaroj "Himalaya Trust", mondampleksan organizaĵon kun celo stimuli projektojn el la sferoj instruado kaj sanprizorgado en la regiono Khumbu ĉe la piedoj de Everesto. Himalaya Trust havigis instruadon, medicinan priservon kaj socian asekuron al la ŝerpoj en Orient-Nepalo. Poste Hillary vojaĝis senlace ĉirkaŭ la mondo por kolekti monon por la fondaĵo.
 
Al la modela subteno de "Himalaya Trust" estas ŝuldata la nekomparebla plialtigo de la vivnivelo en Khumbu, Nepalo dum nur unu generacio. La konstruado de lernejoj, malsanulejoj kaj pontoj kondukis al la estigo de modesta bonstato kaj forta malpliiĝo de la tro alta infanmorteco. La fondaĵo konstruigis du lernejojn, unu el ili en Khumjung je alteco de 3800 m super la marnivelo. Unu el la finstudintoj[[finstudinto]]j de la unua lerngrupo Ang Rita hodiaŭ estas direktoro de "Himalaya Trust" en Nepalo. Tiuj lernejoj estigis intertempe la fundamenton por ke multaj junaj homoj el Khumbu studu en Kathmandu aŭ eksterlande.
 
La du malsanulejoj de la fondaĵo estas gravaj apogiloj de la medicina prizorgado en la regiono. Ekzemple la malsanulejo en Khunde servas ankaŭ al ĉiuj alpistoj, bezonantaj medicinan priservadon rezulte de altecmalsano, vundiĝoj kaj aliaj suferoj.
201 405

redaktoj