Edvard Beneš: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 44:
===Fuĝo ĝis Parizo===
 
La mondo de enuigaj prelegoj tro ne ravis lin. Ĉar kvar jaroj da studado ŝajnis al li tro longaj, li decidiĝis alie. Aranĝinte prokraston[[prokrasto]]n de sia militservo li foriris studi en [[Parizo|Parizon]] en fama [[La Sorbonne|Sorbono]]. Lingva ekipo ne mankis al li – li sciis [[germana lingvo|germane]], [[franca lingvo|france]] kaj [[angla lingvo|angle]], pli malfrue li eklernis [[itala lingvo|itale]] kaj [[rusa lingvo|ruse]].
 
Ĉar li havis nenian monon, forveturonte li interkonsentis kun redakcio de ĵurnalo pri sendado de kontribuaĵoj, kiuj poste certigis lian vivtenadon. En Parizo li renkontiĝis kun Anna Vlčková. La junulino devenis el germana vilaĝo [[Deutzendorf]], situanta en [[Sudetoj]] proksime de [[Osek u Teplic]]. La unuaj kontaktoj estis fridaj. Beneš havis por junulinoj nek tempon nek humoron. Ili propre pli rompis lian programon forkondukante lin de liaj celoj. Kiam li eksciis, ke Anno estas enamiĝinta lin, li volis tuj ĉiujn interrilatojn ĉesigi. Sed li ne faris tion.
Linio 140:
Funebra soleno havis karakteron de politika protesto, vico da homoj atendantaj por lastfoje adiaŭi la prezidenton La atendovico tiriĝis multe da kilometroj. Poste la korpo de Beneš estis transveturigita en antaŭ nelonge konstruitan kripton en [[Sezimovo Ústí]]. La sepulto mem okazis kontrolata de la sekreta polico.
 
La prezidenta sekvanto Gottwald, por kiu Beneš estis savperinto survoje al potenco, ankoraŭ post la morto omaĝis lin. Li sendis al Hana Benešová [[kondolenco|kondolencan]] telegramon, en kiu li hipokrite levis, ke en la persono de Edvard Beneš estas foriranta eksterordinara personeco. „Nia popolo alte aprezas liajn meritojn en liberiglukto kaj en konstruado de la ĉeĥoslovaka ŝtato kaj ni neniam forgesos ilin,“ skribis la komunisma gvidanto.
 
Tio estis kompreneble nur formala montro de estimo de la nova prezidento al sia antaŭulo. Gottwald pleje timis, por ke Beneš ne fariĝu simbolo de kontraŭkomunisma rezisto. Por certeco li zorgis pri lia forviŝo el la historio. La libroj de Beneš malaperis el bibliotekoj, lia nomo devis esti forgesita. Kaj dum Masaryk ĝistendis vicon da monumentoj, al Beneš neniu konstruis monumentojn.