Filologio: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
e (roboto aldono de: ro:Filologie)
(+ligo al Literaturaj verkoj)
Ekde la antikva tempo la studo kaj interpretado de tekstoj estas zorgo de homoj. En la antikva [[Egiptio]], en [[Ĉinio]] kaj ĉiuj aliaj civilizacioj, kie estis skribo, oni tuj malkovris, ke la tekstoj pasas al sekvaj generacioj. Mirinde, tiu fakto ŝajnas plej ofte konstatebla rilate al religiaj kaj magiaj tekstoj, do tiuj popoloj zorgis ĉefe trovon de magiaj formuloj kaj [[rito]]j en la sanktaj libroj, kies ĝusta interpretado donus al ĝia posedanto grandajn povojn kaj riĉaĵojn.
 
En la fino de la antikva tempo, kiam jam estis granda kvanto da [[literaturaj verkoj]], oni bezonis studi ankaŭ literaturajn kaj historiajn tekstojn pro ilia propra valoro. Eble la unua poeto, kiu meritis tian studadon en Okcidento, estis [[Homero]], multajn jarcentojn antaŭ Kristo.
 
Je la fino de la [[Mezepoko]], la studado de tekstoj gajnis novan impulson pro juraj disputoj inter [[feŭdo|feŭdaj]] sinjoroj, kiuj volis pravigi siajn rajtojn ne plu nur perforte, sed ankaŭ jure; pro tio ili subtenis studantojn de malnovaj tekstoj. Tiu movado, kiu favoris la studon de la latina, inter aliaj aferoj, naskis la [[Renesanco|renesanca]]n intereson pri mortintaj lingvoj kaj antikvaj tekstoj. Dum la Renesanco tiu studo multe pligrandiĝis kaj pligraviĝis.
201 405

redaktoj