Hartufa cervo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: ca:Elaphodus cephalophus
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Muntjako
Linio 18:
| binomial_authority = ([[Henri Milne-Edwards|Milne-Edwards]], [[1872]])
}}
La '''hartufa cervo''' (''Elaphodus cephalophus'') el la ordo de [[parhufuloj]] kaj familio de [[cervedoj]] vivas en la baseno de [[Jangzi-rivero]] kaj sudorienta [[Ĉinio]]. Laŭdire ĝi vidiĝas ankaŭ en la norda parto de [[Birmo]]. La hartufa cervo estas malgranda. Ĝia korpo estas malhelbruna, kun krudaj haroj. Somere ĝi portas sur si ruĝbrunajn harojn kaj vintre malhelgrizajn. Ĝi havas tufon da nigraj longaj haroj hirtaj sur la frunto, kaj ĝuste pro tio ĝi nomiĝas hartufa cervo. La interna flanko de ĝiaj oreloj, la abdomeno kaj dorsa flanko de la vosto estas blankaj. Sur ĝia orelpinta dorso troviĝas blanka makulo. Ĝi aspektas kiel la [[muntjako]] (M. muntjak). Ĝi havas longecon de 110-160 centimetroj, kun vosto 7-15 centimetrojn longa, kaj altecon de 52-72 centimetroj. Nur la vircervo portas mallongajn kornojn.
 
La hartufaj cervoj vivas en montoj 900-2.600 metrojn super la marnivelo. Laŭdire ĝi ofte vidiĝas en la loko proksima al akvofonto. Ĝi ofte aktivadas en arbetaroj kaj manĝas herbojn kaj aliajn plantojn. Dum manĝado ĝi levas sian voston kaj montras la blankajn harojn de ĝia dorsa flanko. Ankaŭ dum fuĝado de malamiko ĝi levas la voston, kiu balanciĝas laŭ la ritmo de ĝia kurado. La hartufa cervo ĝenerale agas sola, iam en paroj. Ĝi tre viglas en vespera krepusko. La cervo estas timema kaj lerta en sinkaŝado, tial estas malfacile trovi ĝin.