Historio de Moskva Ŝtata Universitato: Malsamoj inter versioj

+ligo al Specialisto
(+ligo al Specialisto)
Pro rusia revolucio en [[1917]] estis abolita pago kontraŭ studado, studentoj estis provizitaj per ŝtataj stipendioj, ekde jaro [[1919]] la universitato estis plene financata per la ŝtato. Por ke reprezentantoj de laboristaj familioj povu ricevi necesajn por aniĝo en altlernejon sciojn, ĉe la universitato ekde [[1919]] ĝis [[1936]] funkciis prepara Laborista fakultato.
 
Kune kun tio la universitatan vivon negative influis skismo de la socio pro la revolucio. Parto de la stiudentoj kaj konataj sciencistoj, ne akceptintaj la novajn politikajn ordojn, estis necesigita lasi la universitaton. Ankaŭ damaĝon rezultigis reorganizadoj de 20-30aj jaroj, iniciitaj por pligrandigo de kvanto da specialistoj[[specialisto]]j. El la universitato estis elkondukitaj fakultatoj medicina, de soveta justo kaj la kemia (portempe) kaj surbaze de ili estis kreitaj memstaraj altlernejoj. En apartajn altlernejojn estis transformitaj geologia, mineralogia kaj geografia fakoj sur natursciencaj fakultatoj. Surbaze de sociaj fakultatoj en jaro [[1931]] malfermiĝis Moskva instituto de filozofio, literaturo kaj historio, kiu denove kuniĝis kun MŜU post dek jaroj. Estis troajn ŝanĝojn ankaŭ en organizo de studa procezo. Estis enkondukita "brigadolaboratoria metodo" de studado, aboliganta lekciojn kaj iganta memstaran studadon de materialo per studentaj brigadoj po 3-5 homoj, individuaj ekzamenoj estis anstataŭigitaj per kolektivaj raportoj de la brigadoj.
 
Por malagrablaj rezultoj en jaro [[1932]] la brigadolaboratoria metodo estis aboligita. Oni enkondukis novajn studajn programojn, ŝanĝiĝs reĝimo de laboro en altlernejaro. En jaro [[1934]] en la universitato okazis unuaj dum jaroj de Soveta potenco disertoj.
201 405

redaktoj