Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

+ligo al Prokrasto
*[[1572]] post morto de la lasta Jagellido [[Zigmundo la 2-a Augusto]] provis realigi elekton de sia duanaskita filo Ernesto al pola reĝa trono, sed kiel nova pola reĝo estis elektita Henriko el Valois, frato de la franca reĝo Karolo la 9-a.
*[[1573]] Maksimiliano fondis en [[Olomouc]] universtaton.
*la [[19-a de februaro|19-an de februaro]] de [[1575]] post kelke da jaroj de [[prokrasto]] li alveturis Bohemion. Maksimiliano bezonis nome realigi elekton de sia filo Rudolfo kiel estonta ĉeĥa reĝo. Krom tio li bezonis elekti novajn impostojn, por ke li povu partopagi ŝuldojn, kiuj tiutempe atingis sep milionojn da ormoneroj. Nobelaro volontis helpi lin, sed sub kondiĉo, ke ĉio estos traktita en la landa koncilio, kie ili volis prezenti ankaŭ demandon de religia libereco. Sed Maksimiliano obstine defendis sin al debato pri permeso de la religiaj liberecoj, kaj tial li intence ne partoprenis la landajn konciliojn, kio gvidis al granda malemo de ĉeĥoj.
*[[aprilo]] de [[1575]] Maksimiliano forveturis [[Dresdeno|Dresdenon]] al [[Saksio|saksia]] princo-elektisto, por ke li traktu kun li pri la elekto de Rudolfo kiel imperiestro.
*[[1575]] la ĉeĥa nobelaro postulis la reĝon, por ke li eldonu la t.n. konfesion, kiu certigus la religiajn liberecojn. Maksimiliano estis en ekleziaj aferoj tre modera, sed kiel imperiestro li ne povis permesi al si tion, li promesis sole buŝan destinon de la konfesio kaj ties respektadon, kun kio la nobelaro fine konsentis.
201 405

redaktoj