Kontraŭpapo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
BodhisattvaBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: el:Αντιπάπας
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kontraŭpapo''', '''antipapo''' aŭ '''pseŭdopapo''' estas iu kiu pretendis sin [[papo]], dum daŭre vivas elektita (kaj ne retirita) papo. La starigado de antipapo ne ĉiam signifas [[herezo|herezan]] movadon en eklezio, ofte la starigado de kontraŭpapoj okazis, kiam la [[kardinalo|kardinalaro]] fendiĝis aŭ la [[imperiestro]] aŭ noblaj familioj intervenis dum la papa baloto. Pro malsamaj kalkuloj kaj vidpunktoj, kaj pro kaosaj papobalotoj la vera nombro de kontraŭpapoj ne estas facile difinebla, ekzemple, pri la elekto de [[Benedikto la 10-a]] oni ankoraŭ disputas. EstasEstis eble inter 25 kaj 40 kontraŭpapoj.[[Dosiero:Antipope Felix V.jpg|thumb|left|180px|Kontraŭpapo Felikso la 5-a, la lasta historia kontraŭpapo]]
 
Pri kelkaj papoj estas malfacile sciebla ĉu ili estis starigitaj laŭleĝe aŭ kontraŭleĝe. La kialoj pro tio estas, inter aliaj, mankantaj fontoj kaj la ne rekonstrueblaj cirkonstancoj dum la baloto aŭ nomumo. Tre ofte, antipapo estas papo kies titolo estis "nuligita" de sekva papo, kaj foje poste la titolon estis reagnoskita. Pro tio, la [[katolika eklezio]] jam reviziis multajn fojon la oficialajn listojn de papoj.