Husanoj: Malsamoj inter versioj

Neniu ŝanĝo en grandeco ,  antaŭ 11 jaroj
sen resumo de redaktoj
(+ligo al Orebitoj)
 
==Koncilio en Konstanco kaj komencoj de la husmovado==
Aresto de [[Jan Hus]] en [[Konstanco]] dum la jaro [[1414]] elvokis en la ĉeĥaj landoj grandan streĉon kaj la nobelaro postulis ke imperiestro [[Zigmundo la 1-a]] liberigu Janon Huson. Post morto de Hus en la koncilio en [[Konstanco]] la [[6-a de julio|6-an de julio]] de [[1415]] komenciĝis malfermaj bataloj, precipe kontraŭ katolikaj klerikoj kaj ordenanoj, kaj la ĉefepiskopo de Prago devis fuĝi. Reĝo [[Karolo la 4-a]], gvidita ankaŭ de sia malamo kontraŭ [[Zigmundo la 1-a]], same kiel sia edzino, favora al la Husanoj, subtenis la ribelon. [[Papo]] [[MartinoMarteno la 5-a]] ankoraŭ kiel kardinalo, intervenis en la batalon kontraŭ la opinioj, kiujn la koncilio kondamnis, sed li bezonis por tio kunlaboron de reĝo [[Venceslao la 4-a]]. En la jaro [[1418]] Zigmundo konvinkis sian fraton Venceslaon aliĝi al la flanko de la koncilio, ĉar la religia milito estis eksplodonta. La gvidantoj de la husmovado kaj soldataraj komandantoj devis forlasi la landon kaj katolikaj pastroj estis enoficigitaj reen en siajn postenojn.
 
Precipe post morto de reĝo [[Venceslao la 4-a]] en la jaro [[1419]] en [[Bohemio]] eksplodis la plej diversaj kunfliktoj. Urbaj funkciuloj ĵetiĝis el la fenestroj de la praga novurba urbodomo kaj husanoj koncentriĝis en urboj kaj en montaraj regionoj: komenciĝis la husana revolucio kaj husanaj militoj. En la jaro [[1420]] la husanoj fiksis sian programon en la t.n. [[Kvar artikoloj pragaj]]. En la sama jaro ili fondis urbon [[Tábor]], kiu poste fariĝis la centro de la husana revolucio.
10 754

redaktoj