'''Petro DE SMETDESMET' ''' estas la esperantigo de '''Pierre de Smedt'''. Pierre de Smedt (naskiĝis la {{daton|4|majo|1934}} en Sint-Gillis, nun distrikto de [[Dendermonde]]) estas lingvisto kaj muzikisto. Kiel junulo li akiris la diplomon de [[bakalaŭro]] en la sciencoj kaj matematiko kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde [[1965]] ĝis [[1985]] li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en Bruselo. Ĉar li tre interesiĝas pri [[muziko]], kaj precipe pri [[kariljono]]j, li enskribiĝis en la fama kariljonlernejo de [[Meĥleno]], sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj [[Aalst]] kaj [[Dendermonde]] ĝis [[1999]]. Intertempe li studis orientan [[filologio]]n en la universitato de [[Gento]] kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de [[Antverpeno]] kaj en tiuj ĉi fakoj [[magistro|magistriĝis]].
Li laboras nun kiel volontulo en la eldoneja fako de [[Flandra Esperanto-Ligo]]. En [[2004]] aperis lia vortaro ''Nederlands-Esperanto-Nederlands'' (dudirekta nederlanda-esperanta) riĉa je esprimtradukoj. Li nun laboras pri kelkaj pliaj projektoj: