Vikipedio:Lingvaĵo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 9:
*'''Vortprovizo''' — La [[Universala Vortaro]] kun la [[oficiala aldono|oficialaj aldonoj]] unuflanke kaj [[Plena Vortaro de Esperanto|PV]] kaj [[PIV]] (1970) aliflanke bone raportas tion, kiuj vortoj estas tradicie prestiĝaj. Por ĝisdatigite moderna vortprovizo funkcias [[NPIV]] kaj [[ReVo]]. Okaze ke ekzistas du vortoj por unu "sama" afero, unu ofta kaj la alia malordinara, oni evitu senbezonan uzon de la malordinara. Oni ĉiam povas ankaŭ konsideri aliajn argumentojn (ekzemple, ĉu unu estas pli facile komprenebla, aŭ pli klare trafas la celatan signifon, ĉu unu pli logike sekvas la ĝeneralajn regulojn pri vortfarado ktp).
 
*'''Ortografio''' — Oni ĝenerale uzu kutiman ortografion. (Do ekzemple, evitu ekz-e [[egzismo]]n, ĉiam-minusklismon, [[h-sistemo]]n kaj aliajn supersigno-evitajn sistemojn.<ref>Memoru ke se vi tajpas per la [[X-sistemo]] redaktante la Vikipedion, la supersignoj aŭtomate aperos.</ref>) Tamen ĉia literumo aprobita aŭ tolerata de la [[Akademio de Esperanto|Akademio]], aŭ raportita de iu PIV estu tolerata en Vikipedo.
 
Tiu ĉi principo helpu al ni solvi kverelojn pri tio, kiun vorton aŭ lingvaĵon ni preferu en certa situacio.