Leopold Mozart: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:LeopoldMozart.jpeg|thumb]]'''Leopold MOZART''' (naskiĝis la [[14-an de novembro]] [[1719]] en [[Augsburg]], mortis la [[28-an de majo]] [[1787]] en [[Salcburgo]]) estis [[violono|violonisto]] kaj komponisto de [[klasika muziko]]. Li laboris kiel vicorkestrestovicorkestrestro en [[Salcburgo]] kaj estis la patro de la grava komponisto [[Wolfgang Amadeus Mozart]].
 
 
En la jaro 1747 Leopold Mozart edziĝis kun Anna Maria Pertl en la salcburga katedralo. Oni supozas, ke la rilato estis tre feliĉa. Ili havis sep infanojn, sed nur du infanoj plenkreskiĝis: [[Maria Anna Mozart|Maria Anna]], nomita Nannerl (1751-1829) kaj Wolfgang Amadeus (1756-1791).
 
La edzino Anna Maria mortis jam en la jaro 1778 dum vojaĝo al Parizo, kien ŝi akompanis la filon Wolfgang Amadeus. Leopold Mozart mem ne sukcesis atingi la permeson de sia dunganto, la salcburga kortego, kunvojaĝi al Parizo.
 
Ekde julio 1785 li edukis sian nepon Leopold, la unuan filon de Nannerl. Ŝajne li intencis krei mirinfanon kiel Wolfgang Amadeus. La rilato al la filo Wolfgang malvarmiĝis, kiam tiu edziĝis kun la kantistino Konstanze Weber.