Alaŭdedoj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
DragonBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: mr:चंडोल
Neniu resumo de redakto
Linio 32:
* ''[[Eremophila (bird)|Eremophila]]''
}}
Alaŭdedoj estas [[familio]] de [[paserinaj]] [[birdoj]] kun multaj specioj. Entute estas 92100 subpeciojspecioj de Alaŭdedoj, kiuj loĝas en la [[Malnova Mondo]], sed inkludante nordan kaj orientan [[Aŭstralio]]n; nur unu, la [[Montalaŭdo]], disvastiĝis al [[Nordameriko]]. Habitatoj estas tre varaj, sed multaj specioj loĝas en sekaj regionoj.
 
Alaŭdedoj estas mezgrandaj birdoj, loĝantaj sur tero (surteremaj kaj ne arboremaj). Ili ofte kantas dum ili flugas. Dum ili estas sur grundo, ili movas sin ner per saltflugoj, sed preferas kuri. Ili preferas aranĝi neston sur la grundo kaj kutime metas en ĝin 4-6 makulitajn ovojn. La birdoj estas kutime nebuntaj, sed virbirdo kaj inbirdo estasne ĉiam montras malsameidentajn farbitajkolormarkojn. Multaj havas mallarĝan [[beko]]n. Ili manĝas semojn kaj insektojn.
 
==Priskribo==
Alaŭdedoj estas malgrandaj al mezgrandaj birdoj, 12 al 24 cm longaj kaj 15 al 75 gm pezaj (Kikkawa 2003).
 
Ili havas pli prilaboritajn alvokojn el plej parto de birdoj, kaj ofte eĉ ekstravagancajn [[birdokanto|kantojn]] dumfluge (Kikkawa 2003). Tiuj muzikecaj sonoj (al homaj areloj), kombine kun lerteco disvastiĝi en homaj habitatoj havigis al alaŭdedoj elstaran lokon en literaturo kaj muziko, ĉefe ĉe la [[Kampalaŭdo]] en norda Eŭropo kaj la [[Tufalaŭdo]] kaj la [[Stepalaŭdo]] en suda Eŭropo.
 
Per tiuj flugaj kantoj, maskloj defendas siajn reproduktajn teritoriojn kaj allogas inojn. Plej parto de specioj konstruas nestojn surgrunde, ĉefe amasetoj de mortaj herberoj, sed ĉe kelkaj specioj temas pri pli komplikaj konstruaĵoj parte kovrita. Kelkaj dezertospecioj nestumas tre malalte en arbustoj, eble por ke cirkulanta aero refreŝigu la neston. La ovoj de alaŭdedoj estas kutime punktitaj kiel kamufla adaptiĝo kaj la ovodemetadoj gamas el 2 (ĉefe ĉe specioj de la plej sekaj dezertoj) al 6 (ĉe specioj de mezvarmaj regionoj). Alaŭdedoj kovas dum 11 al 16 tagoj (Kikkawa 2003).
 
Kiel multaj grundobirdoj, plej parto de alaŭdedoj havas longajn malantaŭajn krifojn, kiuj tre verŝajne havigas al ili stabilecon dum staro. Plej parto havas strian brunan aŭ sablokoloran plumaron, kelkaj montras nigrajn aŭ blankajn markojn. La senkolora aspekto utilas kiel [[kamuflado]] surgrunde, ĉefe se oni estas sur la nesto. Ili manĝas [[insekto]]jn kaj [[semo]]jn; kvankam plenkreskuloj de plej parto de specioj manĝas semojn ĉefe, ĉiu specioj manĝigas siajn idojn per insektoj dum almenaŭ la unua semajno post eloviĝo. Multaj specioj fosas per siaj bekoj por malkaŝi manĝaĵojn. Kelkaj aluaxdedoj havas fortikajn bekojn (ĉefe ĉe la [[Dikbeka alaŭdo]]) por malfermi semojn, dum aliaj havas longajn, subekurbajn bekojn, kiuj estas taŭgaj ĉefe por fosi (Kikkawa 2003).
 
Alaŭdedoj estas la ununuraj paserinoj kiuj perdas ĉiujn siajn plumojn ĉe la unua plumoŝanĝado (inter la specioj kies unua plumoŝanĝado estas konata). Tio povas estis rezulto el la malriĉa kvalito de la idoplumoj, kiu siavice povas rezulti el la avantaĝo por la gepatroj kiuj kreskas la idojn per malalta kvalito de dieto (semoj), kio postulas malpli da peno el la gepatroj (Kikkawa 2003).
 
==Taksonomio==
Alaŭdedoj estas tre bone difinita familio, parte pro la formo de la tarso (Ridgway 1907). Ili estis delonge lokitaj ĉe aŭ preskaŭ ĉe la komenco de la kantobirdoj aŭ oscines (nuntempe ofte nomitaj [[Passeri]]), ĝuste post la [[suboscines]] kaj antaŭ la [[Hirundedoj]], ekzemple ĉe la Usona Asocio de Ornitologoj en sia unua listo (Patterson 2002). Aliaj fakuloj, kiel la Brita Asocio de Ornitologoj (Dudley et al. 2006) aldoniĝis per sia ''Handbook of the Birds of the World'' al tiu lokigo. Tamen, multaj aliaj klasigoj sekvas la indikojn de la [[Taksonomio de Sibley-Ahlquist]] lokigante la alaŭdedojn en granda subgrupo de oscines nome [[Passerida]] (kiu ekskludas la speciojn de la [[Korvedoj|korvoj]], [[lanio]]j kaj aliaj, [[Vireonedoj|vireo]]j, kaj multajn grupojn karakterajn de [[Aŭstralio]] kaj sudorienta [[Azio]]). Ekzemple, la Usona Asocio de Ornitologoj lokigas la alaŭdedojn ĝuste post la korvoj, lanioj kaj vireoj. Je pli fina nivelo de detalo, kelkaj nuntempe lokigas la alaŭdedojn komence de [[superfamilio]] Sylvioidea kune kun la grupoj de hirundoj, variaj [[Silviedoj]] kaj [[Timaliedoj]], [[Paserinaj|kaj aliaj]] (Barker et al. 2002, Alström et al. 2006).
 
Alaŭdedoj estas mezgrandaj birdoj, loĝantaj sur tero. Ili ofte kantas dum ili flugas. Dum ili estas sur grundo, ili movas sin ner per saltflugoj, sed preferas kuri. Ili preferas aranĝi neston sur la grundo kaj kutime metas en ĝin 4-6 makulitajn ovojn. La birdoj estas kutime nebuntaj, sed virbirdo kaj inbirdo estas malsame farbitaj. Multaj havas mallarĝan [[beko]]n. Ili manĝas semojn kaj insektojn.
 
==Subfamilioj kaj specioj de Alaŭdedoj==