Difinebla nombro: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Ne estas "aro de difineblaj nombroj".
Linio 1:
Ĝenerale, '''difinebla nombro''' estas [[nombro]] kiun oni povas unike difini per iu [[matematiko|matematika]] deklaro. Formale, [[reala nombro]] ''a'' estas difinebla en la lingvo de [[arteorio|ZFC-a arteorio]] se kaj nur se estas logika formulo φ(''x'') en la sistemo, kun precize unu variablo ''x'', por kiu ''a'' estas la sola nombro por kiu φ(''a'') estas veraĵo.
 
La ifineblajdifineblaj nombroj inkluzivas la plejparto de nombroj kiujn homoj konas; ekzemple, ĉiun [[algebra nombro|algebran nombron]] kaj ĉiun gravan matematikan konstanton. La plejparto de realaj nombroj, tamen, estas nedifineblaj: la aro de difineblaj nombroj estas [[numerebla aro|numerebla]] (ĉar la aro de logikaj formuloj mem estas numerebla), kaj la aro de realaj nombroj estas [[nenumerebla aro|nenumerebla]] ([[Georg_CANTOR|Georg Cantor]] demonstris tion), do preskaŭ ĉiu reala nombro estas nedifinebla. (Oni povus diri ke tiaj nombroj estas nedifineblaj ĉar ili estas tute malinteresaj--ne estas matematika demando kies respondo estas nedifinebla nombro.)
 
Estas iuj "unike priskribeblaj" nombroj kiuj ne estas difineblaj. Ekzemple, la plejparto de ''fizikaj'' konstantoj verŝajne estas matematike nedifineblaj per la plejparto de sistemoj de unuoj, kvankam oni ne povus pruvi tiel. (La [[gravita konstanto]], esprimata per la [[Sistemo Internacia de Unuoj]], estas unu ekzemplo.)