[[Image:Lescar Catedral Capitel 1.JPG|right|200px|thumb|Kapitelo en la katedralo]]
Piede de la monteto, sur kiu etendiĝas la aktuala '''Lescar''' iam troviĝis la citadelo ([[oppidum]]) ''Beneharnum'', ĉefurbo de la « Beneharnanoj ». Tiu akvitania popolo donis sian nomon al la provinco [[Bearno]]. La citadelo iĝis romia urbo jam en la [[3a jarcento]]. ''Beneharnum'' estis ĝistere detruata ĉirkaŭ [[841]] far la [[Vikingoj]]. Nova urbo, Lescar, disvolviĝis sur la monteto ekde la [[12a jarcento]]. Ties episkopo prezidis la Bearnajn Ŝtatojn kaj la navaraj reĝoj elektis la katedralon, kiel sia sepultejo. Nuntempe, Lescar iĝis restadeja satelita urbo de Paŭo.