Petro De Smedt: Malsamoj inter versioj

49 bitokojn aldonis ,  antaŭ 12 jaroj
aldonis iom da faktoj
(aldonis iom da faktoj)
'''Pierre DE SMEDT''', esperantigite de li mem al '''Petro De Smedt''', kaj en la lastaj jaroj al '''Petro DESMET' ''' (naskiĝis la {{daton|4|majo|1934}} en Sint-Gillis, nun distrikto de [[Dendermonde]]) estas [[Belgio|belga]] ([[Flandrio|flandra]]) matematikisto, lingvisto kaj muzikisto kaj la plej grava vivanta [[Esperanto-vortaristo]] de la [[nederlanda lingvo]].
{{TOCdekstre}}
 
==Profesia Vivo==
De Smedt kiel junulo akiris la diplomon de [[bakalaŭro]] en la sciencoj kaj [[matematiko]] kaj poste instruis dum kelkaj jaroj. Ekde [[1965]] ĝis [[1985]] li laboris kiel direktoro pri poroficeja kapabligo en komputilfirmao en [[Bruselo]]. Ĉar li tre interesiĝas pri [[muziko]], kaj precipe pri [[kariljono]]j, li enskribis sin en la fama kariljon-lernejo de [[Meĥleno]], sukcesis, kaj poste iĝis kariljonisto de la urboj [[Aalst]] kaj [[Dendermonde]] ĝis [[1999]]. Intertempe li studis orientan [[filologio]]n en la universitato de [[Gento]] kaj ĝeneralan filologion kaj komputilan lingvistikon en la universitato de [[Antverpeno]] kaj en tiuj ĉi fakoj [[magistro|magistriĝis]].
11 749

redaktoj