Sankta Seĝo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La nomo '''Apostola Seĝo''', ekde la CIC/1917 (c. 7) sinonima vorto por '''Sankta Seĝo''', estas uzata por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 [[...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:09, 12 dec. 2008

La nomo Apostola Seĝo, ekde la CIC/1917 (c. 7) sinonima vorto por Sankta Seĝo, estas uzata por la papo aŭ por la lianome agantaj partoj de la roma kurio (c. 361 CIC/1983).

historio

La origina signifo estis episkopaj katedroj fonditaj de apostoloj. Hodiaŭ la nocioj estas uzataj nur ankoraŭ por la katedro de Petro, do por la seĝo de la la episkopo de Romo. La lingvo tiel reprezentas la plej superan pastran potencon per la prabildoj de la reĝa kaj juĝista tronoj, kiuj aktualigas potenco-pretendon. La pozitiva rajto (c. 113 CIC/1983) donas al la Apostola Seĝo rajtan subjektivecon pro ties kvalito kiel morala persono.

signifo

Tiu difino estas deklarita kiel dedukto el la Dia ordo. Tio signifas, ke en rajto-kulturo, kiu al la kreskinta nocio de jura persono donas centran posicion, tiu stato logike kaj eo ipso apartenas ankaŭ al la plej supera eklezia potenco.

La Apostola Seĝo estas ankaŭ la rajta subjekto de la havaĵo apartenanta al al plej supera eklezia estrado. La praktiko kaj la plimulto de la internaciaj rajto-instruoj agnoskas la Apostolan Seĝon ankaŭ kiel subjekto de la popol-rajto, ankaŭ apud la Vatikana Ŝtato estiĝinta en 1992.

La popol-rajta pozicio de la Apostola Seĝo baziĝas sur la kutima rajto, kiu evoluis en reala suvereneco ekde la Mezepoko. En la oficialaj interrilataj kun Uno estas fiksite, ke oni utiligu nur la nocion "Sankta Seĝo" (noto-interŝanĝo de 29.10.1957).

Grava signifo de la popol-rajta pozicio de la Apostola Seĝo estiĝas hodiaŭ el la zorgo por la tut-monda paco.

literaturo

  • Aymans-Mörsdorf 1, 131
  • H. Höck: Die Völkerrechtliche Stellung des Heiligen Stuhls (La popol-rajta pozicio de la Sankta Seĝo). Berlin 1975. (literaturo)
  • Handbuch des katholischen Kirchenrechts. Regensburg 1983, 263s.
  • H, Oechslin: Die Völkerrechtssubjektivität des Apostolischen Stuhls und der katholischen Kirche (La popol-rajta subjektiveco de la Apostola Seĝo kaj de la katolika eklezio). Freiburg im Breisgau, 1974.