Arĉkvinteto: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Arĉkvinteto''' estas ĉambromuzika ensemblo konsista el kvin arĉinstrumentoj. La okupantaro plejofte konsistas el du violonoj, du vjoloj kaj unu [[vio...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 10:40, 13 dec. 2008

Arĉkvinteto estas ĉambromuzika ensemblo konsista el kvin arĉinstrumentoj. La okupantaro plejofte konsistas el du violonoj, du vjoloj kaj unu violonĉelo aŭ pli malofte el du violonoj, unu vjolo kaj du violonĉeloj (ekz. ĉe Luigi Boccherini, Franz Schubert). Eksterordinara estas arĉkvintetoj kun unu kontrabaso.

Gravajn komponaĵojn por la okupado per du vjoloj verkis Mozart, kiu finis la plejmultajn el siaj kvartetcikloj per po unu kvinteto. Famaj arĉkvintetoj kun la sama okupantaro devenas de Ludwig van Beethoven, Louis Spohr, Anton Bruckner, Johannes Brahms kaj Antonín Dvořák (de ĉilasta ankaŭ unu verko kun kontrabaso).

La verŝajne plej fama arĉkvinteto estas la arĉkvinteto C-maĵoro D 956 (op. posth. 163) de Franz Schubert, okupita per du violonoj, unu vjolo kaj du violonĉeloj.