Falsa Demetrio la 1-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Falsa Demitrio la 1-a''' (ruse ''Лжедмитрий I'') konata ankaŭ kiel '''Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-a''' aŭ '''Dmitrij Samozvanec''' (Pseŭda Demetrio) estis caro de [[...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Dymitr Samozwaniec.jpg|thumb|Pseŭda Demetrio]]
[[Dosiero:Dymitr Samozwaniec Otrepiew.JPG|thumb|left|Eksa monako Grigorij Otrepjev - "imperiestro" de Ruslando]]
'''Falsa Demitrio la 1-a''' (ruse ''Лжедмитрий I'') konata ankaŭ kiel '''Lĵedmitrij (Falsa Dmitrij) la 1-a''' aŭ '''Dmitrij Samozvanec''' (Pseŭda Demetrio) estis caro de [[Rusio]] ekde la [[21-a de junio]] [[1605]] ĝis la [[17-a de majo]] [[1606]], kiu reĝis sub nomo '''Dmitrij Ivanoviĉ''' (ruse Дмитрий Иванович) el [[dinastio Rjurikoviĉ]].
 
Linio 14 ⟶ 16:
 
Ĉiuokaze ĉi-persono estis laŭleĝa [[caro]] de [[Ruslando]].
 
==Vivo en Pollando==
[[Dosiero:False Dmitry1.jpg|thumb|Demetrio ĵuras al pola reĝo Sigismundo III Vasa]]
Ekde [[1603]] en [[Pollando]] disvastiĝis onidiroj pri reapero de rusa carido Demetrio kai baldaŭ ili atingis [[Rusio]]n. Ĝin tiam regis [[Boris Godunov|Boriso Godunov]], kiun multaj oponantoj akuzis je mortigo de lasta filo de [[Ivano la Terura]].
 
Fine de [[1603]] Demetrio konatiĝis kun princo Jurij Mniŝek (pole Jerzy Mniszech) kaj lia filino [[Marina Mniŝek|Marina]].
 
Iom poste tiama reĝo de [[Pollando]] Sigismundo la 3-a (pole ''Zygmunt III Waza'') en [[Krakovo]] akceptis '''Demetrion''' kiel heredinto de la rusia trono kaj donis grandan monan kontribuon por lia surtronigo. Ankaŭ li kolektis milittrupon por ataki [[Rusio]]n.
 
Rekompence '''Demetrio''' propmesis redoni al [[Pollando]] parton de la rusia teritorio, efektivigi penetron de katolikismo en sian patrujon kaj subskribi eternan packontrakton kun [[Pollando]].
Samtempe '''Demetrio''' mem kaŝe iĝis katoliko.
 
==Invado en Rusion==
 
Oktobre de [[1604]] armeo de '''Falsa Demitrio''' invadis en [[Rusio]]n kaj ofte sukcesis. Tamen januare de [[1605]] ĝi fiaskis kaj estis devigita iom retiriĝi.
 
Post subita morto de [[Boris Godunov|Boriso Godunov]] okazinta la [[13-an de aprilo]] [[1605]] (laŭ unu el konataj kialoj, li veneniĝis, ĉar ne sukcesis saviĝi de permanenta turmenta penso pri mortigo de la carido) junie aperis ribelo kaj la ŝtata renverso.
[[Dosiero:Makovsky False Dmitrys agents murdering Feodor Godunov and his mother 1862.jpg|thumb|left|Murdigo de Teodoro la 2-a kaj lia patrino Maria (pentraĵo de 1862)]]
Post longa rezisto kaj batalo deksesjara caro [[Teodoro la 2-a]] kaj lia patrino estis mortigitaj per strangolo la [[11-an de junio]] [[1605]].
 
Ricevinte apogon kaj konfirmon de nobelaro, klerikaro kaj plebo '''Falsa Demetrio''' venis [[Moskvo]]n kaj la caran rezidejon en [[Kremlo]].
 
==Reĝado==
 
La [[18-an de julio]] [[1605]] сarino Marta konfirmis lin kiel ŝia propra, vera filo '''Demetrio'''. La [[30-an de julio]] li estis kronita kiel '''caro Dmitrij Ivanoviĉ'''.
La unuaj agoj de la nova caro estis multaj favoroj kaj disdono de diversaj donacoj.
 
Laŭ liaj ukazoj oni revenigis kelkajn bojarojn kaj princojn, kiuj estis ekzilitaj dum reĝado de [[Boris Godunov|Boriso Godunov]], kaj redonis ties bienojn. Krome Teodoro (Filareto) Romanov de tiam titoliĝis kiel mitropolito de Rostovo (li estis patro de [[Miĥail Fedoroviĉ Romanov|Miĥaelo]] estonta caro).
 
Modernaj historiistoj rigardas reĝadon de '''Falsa Demetrio la''' 1-a kiel novmaniera, neordinara, ĉar li provis "eŭropigi" la ŝtaton. Estas rimarkinda lia titolo "imperiestro", kiun li subskribis erare "in perator".
 
Dum sia reĝado la caro ofte partoprenis kunsidojn de bojara Dumao (ĝiajn membrojn li titolis "senatanoj"), volonte akceptis petojn kaj apelaciojn de civitanoj, promenis tra [[Moskvo]], kie konversaciis kun metiistoj, komercistoj kaj plebo. Li penis alianciĝi kun Roma [[Romkatolika Eklezio|Papo]] kaj pollanda reĝo, sed fiaskis.
 
==Edziĝo al [[Marina Mniŝek]]==
[[Image:Marina-Mniszech-Russia.jpg|thumb|left|Marina Mniŝek]]
 
[[Marina Mniŝek]] (pole Maryna aŭ Marianna Mniszech, ĉ. 1588 - 1614) estis filino de pola princo Jerzy Mniszech. Ŝin amis '''Falsa Demetrio''' ekde [[1603]] kaj esperis edziĝi, malgraŭ tio, ke ŝi estis vera katolikino kaj ne volis esti ortodoksa kristanino.
 
La [[24-an de aprilo]] [[1606]] ŝi mem kaj ŝia multenombra sekvantaro venis [[Moskvo]]n, kie la caro eldonis grandan monon al ili.
 
La [[8-an de majo]] okazis kronado de la nova carino, kiu ne rifuzis sian katolikecon, geedziĝo kun amasaj ĉeestantoj kaj abunda festeno. Dum kelkaj tagoj ebriaj poloj agadis ne kiel gastoj, sed kiel veraj invadintoj, ĉar ili ofendis eĉ rabis burĝojn, perfortis virinojn ktp.
 
==Popola indigno kaj ribelo==
 
Tiuj ĉi negativaj eventoj provokis la popolan indignon, kiun krome okazigis vasta malkontento pri nekutimaj manieroj de la caro, kiu razis sian barbon, vestiĝis laŭ pola modo, ne plenumis necesan ortodoksan ritaron. Opozicio, kiun ĝvidis princo [[Vasilij (Bazilo) Ŝujskij]], baldaŭ kolektis armeon kaj atakis [[Kremlo]]n.
 
Komploton kontraŭ '''Falsa Demetrio la 1-a''' krome provokis mortigo de caro [[Teodoro la 2-a]] kaj lia patrino Maria Godunova. Malfeliĉa stato de lia fratino Ksenia, kiu perforte iĝis odalisko de '''Demetrio''', same estis kaŭzo de indigno kaj ribelo.
 
==Terura pereo==
[[Dosiero:Last minutes of False Dmitry.jpg|thumb|Lastaj minutoj de Falsa Demetrio la 2-a]]
Ekvidinte la atakintan milittrupon '''Falsa Demetrio la 1-a''' provis saviĝi kaj elsaltis el fenestro. Tamen li malsukcesis, elartikigis kruron kaj falis senmoviĝante. Laŭ unu versio lin oni dishakigis, laŭ la alia li estis pafmortigita. Kune kun li peris perfidulo Basmanov.
 
Poste lian kadavron oni forbruligis, la cindron miksis kun pulvo kaj elpafis el kanono enokcidenten, kvazaŭ en flankon de [[Pollando]], de kie li venis.
 
==Sorto de lia edzino [[Marina Mniŝek|Marina]]==
 
[[Marina Mniŝek|Marina]] feliĉe saviĝis en turmento kaj provis reveni en sian patrujon. Tamen ŝi trafis poste kampadejon de alia aventuraĉulo – ''Falsa Demetrio la 2-a'' kaj edziniĝis al li. En li ŝi kvazaŭ ekkonis sian realan edzon '''Falsan Demetrion la 1-an''', kiu laŭ ŝia supozo ankaŭ saviĝis dum ribelo.
[[Dosiero:Klodt marina.jpg|thumb|left|Marina kaj ŝia patro en ekzilo]]
Post oftaj kaj longaj bataloj la [[12-an de decembro]] [[1610]] ''Falsan Demetrion la 2-an'' oni mortigis kaj lia armeo baldaŭ fiaskis.
 
Januare de [[1611]] ŝi naskis filon, kiun ŝi kaj ŝiaj adeptoj nomis carido Ivano Dmitrieviĉ.
Finfine restintaj militistoj rezistis en astraĥana Kremlo, sed fiaskis kaj kapitulacis. Carino de [[Rusio]] [[Marina Mniŝek|Marina]] kaj ŝia trijara filo Ivano estis veturigitaj al [[Moskvo]].
 
La malfeliĉa knabo estis pendumita kaj lia patrino estis ekzilita al urbo [[Kolomna|Kolomno]], kie ŝi baldaŭ mortis en la loka fortreso.
 
==Grigorij Otrepjev kaj [[Marina Mniŝek]] en arto==
 
Dramojn pri '''Falsa Demetrio la 1-a''' kaj [[Marina Mniŝek]] verkis [[Friedrich Schiller|Schiller]], Sumarokov, [[Puŝkin]], Ĥomjakov. Operojn pri ili komponis [[Modest Petroviĉ Musorgskij|Musorgskij]] kaj [[Antonín Dvořák|Dvořák]]. Siajn verkojn al ili dediĉis [[Rainer Maria Rilke]], Harold Lamb kaj ceteraj verkistoj.
 
==Eksteraj ligoj==
 
*[http://www.youtube.com/watch?v=3HiEL3qADkU Opero Boris Godunov, sceno de kronado] videodosiero {{ru}}
*[http://www.gutenberg.org/etext/5089 Dramo "Boris Godunov" de Puŝkin] kompleta teksto senpage elŝutebla en la projekto Gutenberg {{en}}
*[http://en.wikipedia.org/wiki/Tsars_of_Russia_family_tree Genealogia arbo de la rusaj caroj] {{en}}
 
[[Kategorio:Caroj de Rusio]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1582]]
[[Kategorio:Mortintoj en 1606]]
[[Kategorio:Historio de Rusio]]
 
[[af:Vals Dmitri I van Rusland]]
[[bg:Лъже-Дмитрий I]]
[[bs:Lažni Dimitrije]]
[[cs:Lžidimitrij I.]]
[[de:Pseudodimitri I.]]
[[el:Δημήτριος B' της Ρωσίας (Ψευδοδημήτριος A')]]
[[en:False Dmitriy I]]
[[es:Dimitri I "El Falso"]]
[[et:Vale-Dmitri I]]
[[fi:Dmitri II]]
[[fr:Dimitri II]]
[[hr:Lažni Dimitrije, ruski car]]
[[is:Dimítríj 1.]]
[[it:Falso Dimitri I di Russia]]
[[ja:偽ドミトリー1世]]
[[ko:첫 번째 가짜 드미트리]]
[[lt:Dmitrijus Apsišaukėlis]]
[[nl:Valse Dimitri I]]
[[no:Falske Dmitrij I av Russland]]
[[pl:Dymitr Samozwaniec I]]
[[pt:Demétrio II da Rússia]]
[[sh:Lažni Dimitrije, car Rusije]]
[[sv:Falske Dmitrij]]
[[uk:Лжедмитрій I]]