Benedict Anderson: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Benedict Richard O'Gorman Anderson''' (nask. 1936-08-26) estas emerita profesoro de internaciaj, priregistaraj kaj aziaj studoj ĉe la Universitato Cornell. Li estas plej konata pro s...
 
Linio 11:
==Imagitaj komunumoj==
 
Li argumentas, ke la ĉefaj kaŭzoj de naciismo kaj la kreo de [[imagita komunumo]] estas la reduktiĝo de privilegia aliro al difinitaj skriblingvoj (ekz. la [[Latina_lingvo|latina]]), la movado por abolicii la ideojn de regado per dia volo kaj [[monarkio]], kaj ankaŭ la apero de la [[Presarto|prestekniko]] sub [[kapitalismo]] (aŭ, kiel Anderson nomas ĝin, "preskapitalismo").
 
La teorio de Anderson apartenas al tiuj, kiujn oni ekkonsideris la "[[Modernismo|modernisma]]" vidpunkto pri naciismo. Kiel aliaj, Anderson lokas la radikojn de la nacio-nocio ĉe la fino de la 18-a jarcento. Anderson asertas, ke la eŭropa nacia ŝtato estiĝis reage al la naciismo en la transoceana eŭropa diasporo en [[Kolonio|kolonioj]], nome, en Norda kaj Suda Ameriko. Li konsideras la konstruadon de naciaj ŝtatoj kiel ian "imitan" agadon, ĉe kiu novaj politikaj unuoj iel "piratas" la modelon de [[Nacio-ŝtato|nacia ŝtato]] (ĉefe de Usono, sed ankaŭ de sudamerikaj landoj). La granda aro da politikaj unuoj, kiuj ekestis en la [[Okcidenta civilizo|Okcidento]] inter 1778 kaj 1838, kiuj ĉiuj memreflekteme difinis sin kiel naciojn, estis historie la unuaj tiaj ŝtatoj, kiuj ekestis. Sekve, ili neeviteble provizis la unuan realan modelon pri tio, kiel tiaj ŝtatoj devus "aspekti".