Atmosfera sorbo kaj difuzo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Haniball (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
==Difuzado==
Antaŭ radiado (ekzemple uzita por [[distanca sondado]]) incidas je la tersurfaco, ĝi devas trapasi ioman distancon en tera [[atmosfero]]. Partikloj kaj gasoj de la [[atmosfero (astro)|atmosfero]] povas influi la incidantan lumon kaj radiadon. Tiuj efikoj estas kaŭzitaj per la mekanismoj de difuzado kaj absorbado. Difuzado okazas, kiam partikloj aŭ grandaj gasmolekuloj en la atmosfero reakcias kun la [[elektromagneta radiado]] kaj kaŭzas deflankiĝon de la elorigina pado. La kvanto de tia difuzado dependas de kelkaj atributoj inkluzive la ondolongo de la radiado, la abundeco de partikloj aŭ gasoj kaj la distanco, kiun la radiado trapasas en tera atmosfero. Ekzistas tri (3) tipoj de difuzado.
 
'''Relej-difuzado (Rayleigh)''' okazas, kiam la partikloj estas tre malgrandaj kompare kun la ondolongo de la radiado. Tiaj partikloj estas ekzemple polveretoj aŭ molekuloj de oksigeno aŭ nitrogeno. Relej-difuzado kaŭzas, ke energio kun mallongaj ondolongoj ege pli difuziĝas, ol plilongaj ondolongoj. Ĝi estas la ĉefa difuzmekanismo en la supra teratmosfero. La ĉielo aspektas blua dumtage pro ĉi tiu fenomeno. Kiam sunlumo trapasas la atmosferon, la plimallongaj (konzekvence bluaj) ondolongoj de la videbla spektra regio 0,446 ĝis 0,500 mikrometroj estas pli difuzitaj, ol la aliaj (plilongaj) videblaj ondologoj. Je la sunleviĝo kaj la sunsubiro, la sunlumo devas travojaĝi pli longan vojparton tra la atmosfero, ol je la tagmezo, kaj la plimallongaj ondolengoj pli komplete difuziĝas. Rezultas la malplenigo de bluo, nur la pli longaj ondoj kontaktas la okulojn, tial la belegaj oranĝaj kaj ruĝaj sunsubiroj. Kontraste, la [[luno]] ne havas atmosferon, konsekvence ĝia ĉielo aspektas nigra pro manko de Relej-difuzado.