Curzon-linio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
[[dosiero:Karte_Polen_(1945).png|thumb|265px|Ŝanĝo de la pola teritorio]]
'''Curzon-linio''' [kurzon] estis [[demarkacia linio]] inter [[Pollando]] kaj Sovet-Rusio; oni proponis ĝin kiel armistican linion en la 1919–20-a pola-rusa milito kaj tio iĝis kun eta korekto la fina soveta-pola ŝtatlimo post la [[dua mondmilito]].
 
Kiam la ĉefkonsilio de la [[entento]] decidis post la [[unua mondmilito]] pri limoj de la novnaskiĝinta pola ŝtato, ĝi signis tiun minimuman limlinion, je kiu Pollando ĉiukaze rajtas. La konsilio permesis formi polan administadon sur areoj okcidente de tiu limlinio (1919. 12. 8.). Tiu linio venis de [[Grodno]] al suda direkto tra [[Brest]]-[[Litovsk]] kaj la riveron [[Bug]] ĝis la iama aŭstra-rusa limo. La aparteno de orienta [[Galicio]] kaj [[Lvov]] (''Lviv, Lemberg'') restis tiam neklara.