Dinastio Qin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SieBot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
En 221 antaǔ la Kristo, post pli ol dumiljara sklava socio, naskiĝis la dinastio Qin - la unua unueca feǔda dinastio kun centralizita potenco en la historio de Ĉinio. Ĝi sekvis la [[dinastio Zhou|Dinastion Zhou]], kaj ĝin sekvis la [[Dinastio Han]].
 
La naskiĝo de la dinastio Qin havis ekstreme gravan signifon por la ĉina historio. De 225 ĝis 222 antaǔ la Kritsto estis periodo de [[Militantaj Regnoj]] en la ĉina historio kaj ankaǔ la lasta periodo de la ĉina sklava socio. Tiam ekzistis multaj [[regno (politiko)|regnoj]] kaj post ilia reciproka aneksado fine restis nur 7 pli grandaj regnoj, nome, Qin, Qi, Chu, Wei, Yan, Han kaj Zhao. Inter la sep dinastioj, la ŝtatforto de Qin en la nordokcidenta Ĉinio rapide potenciĝis pro pli frua praktikado de milita kaj agrikultura reformado. En 247 antaǔ la Kristo, estante nur 13-jara [[Ying Zheng]] heredis la reĝ-postenon de Qin kaj en la aĝo de 22 jaroj, li komencis efektivigi grandiozan unuigan strategion kaj aneksis la aliajn ses regnojn. Li vaste varbis talentulojn, enoficigante ilin ĉiujn sur gravajn postenojn. Ekzemple, li enoficigis spionon de Han-regno Zheng Guoxing en la gravan postenon en konstruado de ‘Zhengguo-kanalo’ kaj dank’ al la kanalo, pli ol 40mil hektaroj da alkalaj kampoj fariĝis fekunda kaj riĉrikoltaj agroj malgraǔ trosekeco kaj inundo kaj tio metis solidan materian bazon por unuigo de Ĉinio fare de Qin.
 
En malpli ol 10 jaroj de 230 ĝis 221 antaǔ la Kristo, sinsekve elimininte la ses regnojn, Han, Zhao, Wei, Yan, Chu kaj Qi, Ying Zheng plenumis la grandan aferon de unuigo de Ĉinio. Tiam finiĝis en la ĉina historio la splitiga situacio kaj aperis unueca aǔtokratisma Qin-dinastio kun centralizita potenco.