Eldorado: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Korekto: evenis-->revenis; ŝanĝo: consquistador-->konkistadoro
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 1:
'''Eldorado''' (el la [[hispana lingvo]] "la orkolorulo") estas [[mito|mita]] [[urbo]] kiu ekzistus en [[Sudameriko]]. La mito komencis ĉirkaŭ 1530 en la [[Andoj]], kie hodiaŭ estas [[Kolombio]], kiam la [[konkistadoro]] [[Gonzalo Jiménez de Quesada]] trovis la [[Muiskoj]]n, kiuj nun vivas en [[Altiplano Cundiboyacense]]. La notico pri [[rito]]j de Muiskoj alvenis al [[Kito]] per la homoj de [[Sebastián de Belalcázar]]; ĝi estis miksita kun aliaj laŭdiroj kaj aperis la [[legendo]] pri ''El Dorado'' ("la orkolorulo"), ''el indio dorado'' ("la orkolora indiano") aŭ ''el rey dorado'' ("la orkolora reĝo"). Rapide oni imaĝis Eldoradon kiel lokon, kiu iĝis iom post iom, urbo, [[regno (politiko)|regno]] kaj imperio de tiu orkolora reĝo.
 
La unua homo kiu serĉis ĝin, estis la [[konkistadoro]] [[Francisco de Orellana]]. Tre eble li kaj liaj kunuloj torturis [[indiĝeno]]jn de [[Peruo]] por ke ili diru, kie estis la Eldorado, kaj timigitaj homoj indikis la ĝangalon. Orellana trairis ĝangalon je miloj da kilometroj, sed kompreneble ne trovis tiun oran urbon. Poste li revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landojn. Post sinsekvaj penoj, li mortas dum atako de [[indiano]]j.