Forceja efiko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Effaith tŷ gwydr
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 2:
'''Forceja efiko''' estas la varmiĝo de la tera surfaco kaj suba parto de la atmosfero pro pligrandiĝo de proporcio de la [[karbona dioksido]].
 
Ĝi okazas, ĉar la atmosfero tralasas la mallong-ondan radiadon de la suno kaj tion akceptas la tera surfaco. Samtempe la surfaco ellasas longondan (infraruĝan) radiadon al la [[kosmo]], sed la gastavolo el karbona dioksido kaj akvovaporo ne tralasas plimulton de la infraruĝa radiado. Tiu [[proceso (naturscienco)|proceso]] similas al tiu de la [[vitro]] en forcejo, kie la vitro tralasas la sunlumon en la [[Videbla radio|videbla radia]] zono, sed ĝi ne tralasas la varmon. Tamen la komparo estas falsa, ĉar forcejo precipe varmiĝas pro la evito de aerfluoj; la lumtralasa efiko estas kompare malgranda.
 
Pro la supre skizita estas alta la temperaturo de la tera surfaco kaj la suba atmosfero. Se ne okazus forceja efiko, la averaĝa temperaturo sur la surfaco de la Tero estus –18°C kaj la oceanoj frostiĝus. La troa forceja efiko sur planedo [[Venuso]] donas pli ol 500°C-an surfacan temperaturon tie.