Johano la 6-a (Portugalio): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 13:
==Foriro al Brazilo==
 
La princo ricevis [[ultimato]]n de [[Napoléon Bonaparte]], kiu jam surtronigis sian fraton en [[Hispanio]], por malfermi la havenojn al anglaj ŝipoj. Li malcedis al la ultimato kaj, en [[1807]] la napoleonaj armeoj invadis Portugalion. La reĝa familio fuĝis al [[Brazilo]] kaj Johano transportis la ĉefurbon de Portugalia [[regno (politiko)|regno]] al [[Rio-de-Ĵanejro]]. Fakte la situacio estis malfacila por la portugala reĝo, ĉar Francio kaj Britio interdisputis sur portugalia tero. Francio invadis la landon kaj Britio sendis floton.
 
La foriro al Brazilo konsistis en ŝipveturado de ĉirkaŭ 15,000 homoj kun riĉecoj kaj la tutsa ŝtata strukturo. Kvankam multfoje oni konsideris tion kiel fuĝo, nuntempaj fakuloj opinias, ke ne estis alternativo. Krome la setligo de la ŝtata strukturo en Brazilo unuaflanke helpis ties sendependigon kaj duaflanke helpis, ke tio okazu je unuigita maniero, male kiel okazis ĉe la hispanaj kolonioj, preskaŭ samtempe.