Mumiigo: Malsamoj inter versioj

33 bitokojn aldonis ,  antaŭ 13 jaroj
e (roboto aldono de: bg:Балсамиране)
Ĉar enbalzamigo de tuta homa korpo estas grandskala entrepreno, estas konsilinde dediĉi sin unue al traktado de relative malgrandaj bestoj. Plej konvenas la kato, ĉar en la lando de la faraonoj ĝuste tiu besto estis tre ofte enbalzamigata. Tiutempe en ĉiu hejmo estis kato, kiun oni tre bone prizorgis. Kiam la familia kato mortis, la domanoj surmetis funebrajn vestaĵojn kaj kantis malgajajn kantojn.
 
Poste ili enbalzamigis la katon, por ke ties animo havu ebion reveni kaj eniri en la mumion. Tiu ĉi estis metita en malgrandan ĉerkon faritan el ligno, bronzo aŭ kalkŝtono kaj sepultita en speciala kattombejo, por ke la besteto ĝuu eternan ripozon. Oni zorgis pri la [[transtombo|transtomba]] vivo de la kato, provizante la tombon per musmumioj.
 
En 1890 arkeologoj, prifosante en la ĉirkaŭaĵo de la urbo Bubastis, la centro de adorado al la katdiino Bastet, malkovris plurajn centmilojn da katmumioj. Kvankam estas tre malmultaj historiaj informoj pri mumiigo de sakralaj bestoj, ŝajnas, ke katoj estis amase gardataj en kaptiteco fare de pastroj por la ceio de mumiigo kaj vendo al la loĝantaro kiel votaj oferajoj.
 
===Modlado===
Por reliefigi la konturojn de la trunko kaj vizaĝo de la kato, estas necese enmeti plenigajn substancojn sub la haŭtsurfacon. Remburu la vangojn per linaĵoj trempitaj en rezinaj substancoj aŭ apliku rezinon en Ia formo de pasto. Tiel vi povas tre precize modli la membrojn kaj eksterajn trajtojn. En kelkaj kazoj vi povas plenigi la kavojn sur la haŭto per koto, sablo, pajlohakaĵo aŭ aliaj materialoj por anstataŭi ŝrumpintajn muskolojn. La egiptoj enmetis miksaĵon el butero kaj natrono, envolvitan en linaĵo, en Ia buŝon kaj vangojn, tamponis la [[nazo (organo)|nazon]], metis malgrandajn remburaĵojn el linaĵo en la okultruojn kaj fermis la palpebrojn.
 
Por ke la mumio havu kompaktan cilindran formon, plene etendu la kolon kaj turnu la kapon, por ke ĝi formu ortangulon kun la kolo. Tiru Ia antaŭajn krurojn sur Ia fronton de Ia korpo, faldu la malantaŭajn krurojn kontraŭ Ia pelvon kaj suprenvolvu la voston inter la krurojn.
201 405

redaktoj