Palaco Potala: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: eu:Potala Jauregia
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 72:
La '''Palaco Potala''' (aŭ Potala-palaco) situas sur la Ruĝa Monto 3 650 metrojn alta super la marnivelo en la centro de [[Lasao]], ĉefurbo de la ĉina [[Tibeta Aŭtonoma Regiono]] en sudokcidenta landparto de [[Ĉinio]]. La palaco areas je pli ol 130 mil kvadrataj metroj, altas je pli ol 110 metroj kaj larĝas oriente-okcidente je pli ol 360 metroj. La tuta ensemblo, konstruita laŭ la montdeklivo, estas grandioza en la skalo, majesta en la aspekto kaj impona en la konstruaĵo, kaj nomata kiel brila perlo sur la monda firsto. La Palaco Potala estas fama palaca ensemblo kaj eminenta reprezentanto de la [[tibeta arkitekturo]], ankaŭ unu el la plej konataj antikvaj konstruaĵoj de Ĉinio.
 
La Palaco Potala estas loko, kie la tibeta [[Dalai-lamao]] el diversaj generacioj faras politikan kaj religian agadon, kaj ankaŭ ilia rezidejo. Laŭ noto, la Palaco Potala estis konstruigita en la 7-a jarcento, en la periodo de la tibeta reĝo Srong-brtsan-sgampo, tiam ĝi estis nomata Palaco de Ruĝa Monto. La grandskala palaco havis ekstere tri vicojn da muroj kaj interne mil ĉambrojn, kaj servis kiel politika centro de la tibeta [[reĝimo (politiko)|reĝimo]]. En la 9-a jarcento, la tibeta reĝimo bankrotis kaj Tibeto dronis en longtempa tumulto, pro tio la Palaco de Ruĝa Monto iom post iom dekadencis.
 
En la jaro 1645, Dalai-lamao la 5-a restarigis la Palacon Potala sur la Ruĝa Monto, post tri jaroj, la palaco finkonstruiĝis kun la Blanda Palaco kiel la ĉefa ensemblo. La Blanka Palaco longa oriente-okcidente je 320 metroj kaj larĝa je 200 metroj, estas loko, kie Dalai-lamao faris politikan kaj religian agadon. La ĉefa halo de la Blanka Palaco nomiĝas Orienta Halo, kie ofte okazas gravaj ceremonioj. En la norda flanko de la palaco troviĝas la trono de Dalai-lamao, sur la kvar muroj videblas freskoj pri religiaj rakontoj kaj historiaj personuloj. En la supra parto estas Ripoza Palaco kun kultejo, kontemplejo, litĉambro de Dalai-lamao kaj aliaj konstruaĵoj. Nun ĉiuj instalaĵoj de la Ripoza Palaco restas tute kiel antaŭe. 8 jarojn post forpaso de la Dalai-lamao la 5-a, por memori lin kaj aranĝi lian ĉerkujon, en la jaro 1694 oni finkonstruis la Ruĝan Palacon. Ĝi estas multtavola ensemblo konsistanta el palaco, budho-halo kaj ĉerko-stupao. La Ruĝa Palaco situas en la centro de la Palaco Potala, najbare oriente al la Blanka Palaco kaj okcidente al la bonza apartamento. Ili donas kune kun oraj tegmentoj de multaj ĉerko-stupaoj kaj diversaj konstruaĵoj postlasitaj de la tibea reĝimo, al la Palaco Potala grandiozan, solenan kaj buntkoloran fizionomion. En la sekvantaj jarcentoj, aldoniĝis aliaj multaj konstruaĵoj, kaj multaj talentaj pentristoj de la tibeta nacio kreis grandan kvanton da brilaj freskoj kun diversaj temoj. Ankaŭ tiuj estas enhavo-riĉaj kaj altvaloraj artaĵoj de la Palaco Potala. Krome en la Palaco Potala konserviĝas proksimume dekmil rulpentraĵoj kaj granda nombro da skulptaĵoj ŝtonaj, lignaj kaj argilaj de la dinastioj Ming kaj Qing, historiaj relikvoj kaj multaj tibetaj metiartaĵoj, kiaj tapiŝo, kuseno, flago, kurteno, ceramikaĵo, jadaĵo, oraĵo kaj arĝentaĵo, cetere troviĝas ankaŭ granda nombro da sutroj kaj aliaj historiaj dokumentoj. Ili ne nur havas altan artan valoron, sed ankaŭ spegulas la longan historion de amikeca kontaktado kaj kultura interŝanĝo inter la tibeta nacieco kaj aliaj naciecoj.