Soleco (romano): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Soleco alinomita al Soleco (romano)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Ermitejo (loko)
Linio 3:
[[Dosiero:soleco.jpg|thumb|200px|right|Soleco]]
 
Romano de [[Víctor Català]], konsiderita de la kritiko kiel ŝia ĉefverko. La ĉefrolulo, Mila, sekvas sian edzon, Maties, al la pinto de la alta monto, kie estas la [[ermitejo (loko)|ermitejo]] de Sant Ponç. Maties trompis sian edzinon pri la distanco kaj la malfacileco aliri al la ermitejo, same kiel pri la ermiteja metio, kiun ili havos. La priskribo de la alta monto elstaras en la rakontado; ĝi montras la dimension de la soleco de Mila. La temo de la romano estas la tragedia senpovo de la ĉefrolantino starigi profundan amligon al la estaĵoj, kiuj ŝin ĉirkaŭas.
 
La romano publikiĝis en la revuo ''[[Joventut]]'' per kajeroj ekde la [[19-a de majo]] [[1904]] ĝis la [[20-a de aprilo]] [[1905]]. Ĝi havis eksplodan sukceson, kun sinsekvaj eldonoj ĝis tiu de [[1909]]. En la tiujaraj [[Floraj Ludoj]] de [[Barcelono]] ĝi ricevis la premion Fastenrath. Ĝi ne estis reeldonita ĝis [[1945]]; en la prologo la aŭtoro klarigas ke la verko estis preparita por eliri al la publiko iom antaŭ la [[hispana enlanda milito]] ([[1936]]-[[1939]]). Tiam [[Lluís Via]] insistis aldoni la du ĉapitrojn, kiujn li forigis en la unuaj eldonoj, ĉar li taksis ilin tro longaj. Sed la milito malebligis la projekton kaj tiuj du ĉapitroj perdiĝis en polica traserĉo kaj nur kelkaj paĝoj povis esti savitaj.