Tartezo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Ptbotgourou (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cy:Tartessos
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
Linio 3:
En regiono tre riĉa kaj fama pro siaj [[mino]]j, [[fenicoj]] kreis la urbon Gadir (aktuala [[Kadizo]]) por komerci kun ili (oni pensas ke la [[Biblio|Biblia]] lando '''Tarŝiŝo''' estas la fenica nomo de Tartessos, sed ankoraŭ ekzistas diskutoj pri tiu ĉi temo), kvankam helenaj [[Foceo|foceanoj]] klopodis komerci kun tartezanoj, unue fenicoj kaj poste [[Kartago|kartaganoj]] regis monopole la rilatojn inter Tartezo kaj orienta [[Mediteraneo]].
 
Bedaŭrinde ne restas ĝis nun multaj informoj pri tiuj du popoloj kaj tiuj nuraj disponeblaj pri tartezanoj estis verkitaj de helenoj (kiuj ne havis rektajn rilatojn kun ili). El tiuj informoj ni scias ke ĝia [[reĝimo (politiko)|reĝimo]] estis [[monarkio]], ke ili estis sendependaj (nek fenicoj nek kartaganoj ilin koloniigis) kaj ke ili regis la sudan parton de [[Iberio]].
 
Post la [[Batalo de Alalio]] (ĉe la [[Korsiko|korsika]] insulo en 535 a.K.) inter [[Foceo|foceanoj]] kaj [[etruskoj|etrusko]]-[[Kartago|kartaga]] [[koalicio]], nek italoj nek grekoj plu atingis la tartezan marbordon kaj ni scias neniom pli pri ĝia historio. Kiam romianoj tri jarcentojn poste atingis Iberion, nenio restis el tiu kulturo, nur legendoj, malgraŭ kio, ili nomis la [[Kadiza Golfeto]]n ''Tartessius Sinus''.