Unuiĝintaj Provincoj de Centra Ameriko: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
VolkovBot (diskuto | kontribuoj)
Maksim-bot (diskuto | kontribuoj)
+ligo al Espero (emocio)
Linio 35:
== Politiko ==
 
Centramerika liberuloj havis grandajn [[espero (emocio)|esperojn]] pri la federacia respubliko, kiu povus evolui al moderna kaj demokratia nacio, riĉa per komerco inter la [[Atlantiko]] kaj la [[Pacifiko]]. Tiu deziro estis reflektita en la [[emblemo]]j de l' federacia respubliko: la flago montris blanka bendon inter du bluaj strioj, reprezentante la lando inter la [[oceano]]j. La blazono montris kvar montojn (unu po subŝtato) inter du oceanoj, surmontitaj de [[friga ĉapo]], emblemo de [[respubliko]].
 
Fakte, tamen, la federacio montris nesupereblajn problemojn. La liberalisma [[demokratio|demokratia]] projekto estis forte kontraŭigita de konservemaj partioj apogitaj de [[katolikismo|katolika]] pastraro kaj terposedantoj. La transportoj kaj ligiloj inter la ŝtatoj estis tre malfacilaj. Plejparto de l' popolo malhavis senton de unuiĝo al aliaj ŝtatoj de federacio. La federacia [[burokratio]] en [[Gvatemalurbo]] estis nekompetenta. La planoj pri konstruo de kanalo en la regiono ankaŭ kreis internan konkurado pro la eblaj estontaj ekonomiaj profitoj. Tiu problemoj fine kaŭzis internan militon inter partioj kaj ŝtatoj.