Tristan (mitologio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Tristan''', Tristano (aŭ Tristram, Tristran ktp.), estas unu el la du [[rolulo|ĉefroluloj]] de la legendo de [[Tristan kaj Iseult]] (aŭ Isolde, Yseult, ktp.). Li kaj Iseult havis tragikan am-aferon post kiam pro hazarda trinko de am-pocio ili enamiĝis. Bv. vidi [[Tristan kaj Iseult]].
 
==La Legendo==
Tristan estis [[Kornvalo|kornvala]] kavaliro, kaj, laŭ fruaj versioj de la legendo, la filo de Blancheflor (Blanka Floro), la fratino de Reĝo Mark de Kornvalo, kaj Rivalen. (Laŭ postaj versioj, liaj gepatroj estis Isabella kaj Meliodas). Mark sendis lin al [[Irlando]] por eskorti la princinon Iseult de tie al [[Kornvalo]] por ke ŝi edziĝu al la reĝo. Tamen survojaĝe Tristan kaj Iseult hazarde trinkis am-pocion preparatan de Brangaine, la servistino de Iseult, por Mark kaj Iseult. Ili freneze enamiĝis, sed Iseult edziĝis al Mark. Pro la pocio ŝi kaj Tristan ne povis sin deteni de adulto. Tamen kaj Iseult kaj Tristan honoris kaj amis Mark. Laŭ pluraj varioj de la legendo, la efikoj de la pocio daŭris dum iliaj tutaj vivoj; laŭ aliaj, ili daŭris tri jarojn, post kiam Tristan kaj Iseult povis decidi ĉesigi sian adulton.
 
Mark eltrovis la am-aferon kaj ekziliiĝis Tristan. Tiu iris al [[Bretonio]], kie li edziĝis (pro ŝia nomo) al alia Iseult, la filino de Reĝo Hoel, kvankam ili ne ĝuis amorajn rilatojn pro lia amo al Iseult de Kornvalo. Dum aventuro Tristan venene vundiĝis (laŭ pluraj versioj de la legendo, estis Mark mem kiu vundis lin), kaj nur la kornvala Iseult kapablis resanigi lin. Tristan sendis sian amikon Kahedin por trovi Iseult, petante lin reveni kun blankaj veloj se li kunportis ŝin, kaj kun nigraj se ne. La kornvala Iseult konsentis iri al Tristan, sed kiam la ŝipo alproksimiĝis al Bretonio, la bretona Iseult pro ĵaluzo mensogis al sia edzo pri la koloro de la veloj. Pro dolorego Tristan mortis, kredante ke la kornvala Iseult rifŭis helpi lin. La kornvala Iseult mem ankaŭ mortis, svenante sur lia kadavro.
 
==Verkistoj kaj verkoj kiuj traktis la Legendon==
* [[Tomaso de Anglio]], anglo-normanda poeto de la dua duono de la dekdua jarcento, kiu verkis sian ''Tristan'' ĉirkaŭ 1160
* [[Béroul]], normanda poeto de la dua duono de la dekdua jarcento
* [[Eilhart von Oberge]], germana poeto de la malfrua dekdua jarcento
* [[Maria de Francio]], franclingva poetino de la malfrua dekdua jarcento, kiu verkis romancon (''Chevrefoil'') pri epizodo de la legendo
* [[Chrétien de Troyes]], franca poeto de la dua duono de la dekdua jarcento (ties veko pri Tristan perdiĝis, sed li menciis ĝin en la poemo ''Cligès'')
* ''Sir Tristrem'', angla romanco de ĉ. 1300
* [[Gottfried von Strassburg]], germana poeto kiu mortis en 1210
* La ''Proza Tristan'' (kiu aperis meze de la dektria jarcento, en la franca), la unua verko kiu ligis la legendon al tiuj pri [[Reĝo Arturo]] kaj lia kortego
* ''Saga Af Tristram ok Ísodd'', mezepoka skandinava parodio de la legendo
* [[Thomas Malory]], angla verkisto (ĉ. 1405 - 1471), de kies ''Le Morte d'Arthur'' du libroj traktis la legendon de Tristan
* ''Carta enviada por Hiseo la Brunda a Tristán; Respuesta de Tristán'', dek-kvin-jarcenta hispana romano en la formo de leteroj de Tristan kaj Iseult
* ''Libro del muy esforzado caballero Don Tristán de Leonís y de sus grandes hechos en armas'' (1501), hispana reverkado de la ''Proza Tristan''
* Multaj italaj buŝaj poemoj deklamataj en placoj ktp.
* ''Povest Trychane'', belarusa verko de la 1560a jardeko
* [[Algernon Charles Swinburne]], angla poeto (1837-1909)
* Jozefo Bédier (1864-98) franca klerulo kiu reverkis la poemon de Tomaso de Britio
 
[[Richard Wagner]] komponis gravan operon, [[Tristano kaj Izoldo|Tristan und Isolde]].
 
[[Kategorio:Kelta mitologio]]
[[Kategorio:Artura literaturo]]
 
[[en:Tristan]]