Ivano la 5-a: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
TXiKiBoT (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: en:Ivan V of Russia
Neniu resumo de redakto
Linio 5:
==Origino==
 
Liaj gepatroj estis caro [[Aleksio Miĥajloviĉ]] kaj carino ''Maria Iljiniĉna'' (naskita ''Miloslavskaja''). La patro havis dek ses geidojn de du edzinoj.
 
Bedaŭrinde elvivis nur kelkaj infanoj, inter kiuj plej gravajn spurojn en historio restigis Sofia, Teodoro, Ivano kaj [[Petro la Unua|Petro]].
 
La caro mortis sufiĉe juna, kiam li estis ankoraŭ 46 jara. Antaŭ morto li heredigis la tronon al [[Fedor Aleksejeviĉ|Teodoro Alekseeviĉ]], lia filo de lia unua edzino ''Maria''.
 
==Surtroniĝo==
 
[[Fedor Aleksejeviĉ|Teodoro Alekseeviĉ]] regis ses jarojn kaj havis neniun idon. Li mortis tre juna, kiam li estis 20 jara, kaj ne sukcesis proklami la heredinton.
 
Post lia morto en [[1682]] devis heredi Ivano kiel pliaĝa filo, kiu tiam atingis nur 16 jarojn.
Tamen partio de ''Natalia Nariŝkina'' (parencaro de la dua edzino de [[caro]] [[Aleksio Miĥajloviĉ]], patrino de [[Petro la Unua|Petro]]) insistis surtronigi ankaŭ dekjaran caridon [[Petro la Unua|Petron]].
 
Rezulte de kruelaj disputoj kaj eĉ bataloj, laŭ propono de patriarko ''Jakimo'', oni elektis ambaŭ caridojn kiel du reĝoj kaj samtempe heroldis caridinon [[Sofia Alekseevna]] kiel regentino de la lando.
 
La [[25-an de junio]] [[1682]] [[Ivano la 5-a]] kaj [[Petro la 1-a]] estis kronitaj en Uspenskij katedralo de moskva [[Kremlo]]. Por tiu okazo oni faris neordinaran, dulokan tronon, kiu konserviĝas en la muzeo.
 
==Kunreĝado==
[[Dosiero:Two tsars.jpg|thumb|left|290px|Alveno de du caroj]]
Kvankam [[Ivano la 5-a]] havis statuson pli ĉefa [[caro]], li reale neniel partoprenis la ŝtatan regadon kaj preferis klopodi pri personaj kaj familiaj okupoj. Lia sano estis malbona, li suferis pro paralizo kaj astigmatismo, do li aspektis kiel juna kadukulo.
 
En ĉiujn gravajn eventojn okazintajn dum lia kuna regado partoprenis ĉefe la reala regentino [[Sofia Alekseevna]] ([[1657]]-[[1704]]).
Linio 30:
==Lia familio==
 
En [[1684]] li edziĝis al bojaridino ''Praskovia Teodorovna Saltikova'' (1664—1723), kiu poste naskis kvin filinojn: ''Maria'', ''Feodosia'', ''Katerina'', [[Anna Ivanovna|Anna]] kaj ''Praskovia''.
 
Ĉi-branĉo de [[RomanovDinastio Romanov|dinastio Romanov]] restigis gravajn spurojn en la rusa historio, ĉar filino [[Anna Ivanovna]] poste en [[1730]]-[[1740]] estis imperiestrino de [[Rusio]] kaj filino ''Katerina'' estis avino de juna [[Ivano la 6-a]] imperiestro de [[Rusio]] en [[1740]]-[[1741]].
 
==Morto==
 
[[Ivano la 5-a]] subite mortis la [[8-an de februaro]] [[1696]] kaj estis entombigita en Arĥangelskij katedralo de moskva [[Kremlo]].
 
==Eksteraj ligoj==
* [http://russia-today.narod.ru/past/gen_app/ekat2.htm Rusia historio] rus{{ru}}
* [http://en.wikipedia.org/wiki/Tsars_of_Russia_family_tree Genealogia arbo de Rusio]{{en}}