Nokoj: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb| Nokoj kun tomatosaŭco '''Nokoj''' (itale: ''gnocchi'' estas itala pastospeco. La vorto ''gnocchi'', pluralo de ''gnocco'', signifas "bulo...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:23, 18 dec. 2008

Nokoj (itale: gnocchi estas itala pastospeco. La vorto gnocchi, pluralo de gnocco, signifas "bulon". Nokoj antaŭ ĉio estas konataj en la varianto el terpomoj; gnocchi di patate (terpomaj nokoj).

Nokoj kun tomatosaŭco

Nokoj el terpomoj

Terpomaj nokoj estas speco da ovalaj buletoj, faritaj el terpomoj kaj tritikofaruno. Ĝi estas tipa itala manĝaĵo. La terpomoj estas kuiritaj kaj pureigitaj, kaj poste kun iom da faruno kaj salo kneditaj kaj kuiritaj en etaj buletoj. La nokoj estas pretaj kiam ili ekflosas al la surfaco. Ili ofte estas surtabligataj kun saŭco el tomatoj aŭ el mola fromaĝo.

Nokoj el tritiko

Ankaŭ ekzistas speco da nokoj el tritiko. Ĉi tiuj nokoj estas pli malgrandaj kaj estas faritaj per la rulado de iom da pasto per la polekso sur krado. En Sardinio oni nomas ĉi tiujn nokojn tamen malloreddusgnocchetti sardi kaj ili estas faritaj plejofte kun safrano.