Unua Vatikana koncilio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: La '''Unua Vatikana Koncilio''' estas la 20-a ekumena koncilio de la katolika eklezio. Ĝi daŭris de la 8-a de dezembro 1869 ĝis la 20-a de oktobro 1970. Plej konata estas la konst...
 
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
== Preparoj ==
 
La celo estis vasta, sed sur la linio de la ''[[Syllabus Errorum]]'' (pri la neakcepteblaj eraroj de la tempo), kiuj estigis diskutojn kaj kverelojn inter ŝtatproksimaj kaj papoproksimaj katolikoj, kiujn oni difamigis unue en Germanujo kiel "ultramontanuloj" (homoj direktiĝintaj al ([[Romo]]) trans la (alpa) montaro). Apartan akrecon alportis la (pseŭdonima) libro "Janus" de katolika germana teologo [[Ignaz von Döllinger]], kiu sind direktis kontraŭ la prioritato de la papo kaj favoris nacian orientiĝon de la eklezio. Similaj protestoj okazias ankaŭ en Francujo. La stataj potencoj antaŭtimis strebojn al pli granda libereco de la eklezioj. La [[kurio]] instalis centran komisionon kaj kvin fak-komisionojn post pridemandado de elektitaj episkopoj de la la latina kaj fine ankaŭ de la orientala ritoj. Post tiaj preparoj [[Pius la 9-a]] kunvokis la koncilion je la 29-a de junio 1868.
 
=== Paso de la koncilio ===
 
Post la oficiala malfermo je la 8-a de decembro 1869, la festo de la [[senmakula koncipiĝo]] de la [[Virgulino Maria]], la kunvenoj okazis en la [[Petra Katedralo]]. La avraĝeaveraĝe 600 ĝis 700 partoprenantoj trione venis el ne-eŭropaj landoj. Tio estis la ĝis nun plej mond-vaste vizitita koncilio. La demando pri la papa prioritato estis dekomencadekomence grava temo. Inter la konciliaj patroj la plej granda plimulto estis por la dogmigo, nurkaj ĉ. 20 % estis kontraŭ. Inter la kontraŭuloj estis plimulto de la germana-austria kaj 40 % de la franca kaj usona episkoparo kaj kelkaj orientaloj (melkitoj kaj kaldeoj), anglaj kaj nord-italaj episkopoj. Ili plej ofte ne kontraŭis la verecon de la papa prioritato, sed pro politika oportuniteco.
 
Je la 28-a de dezember 1869 komencis la debatoj pri la dogma konstitucio kontraŭ la eraroj de la moderna racionalismo. La unua propono estis malakceptita. Nova propono estis akceptita je la 24-a de aprilo 1870 kaj per la papo promulgita kiel konstitucio ''Dei Filius''.
 
Intertempe 440 konciliaj patroj jam estis sendinta skriban peticion por la papa prioritato. La kontraŭuloj atingis 136 nomojn. La malplimulto klopodis per broŝuroj kaj artikoloj konvinki la plimulton, finfine ili eĉ rompis la koncilian sekreton kaj komencis agi per lapublika gazetaro. En la koncilia aŭlo estis vastaj debatoj. Post multaj plibonigoj la teksto pri alla papa prioritato estis decidita per 451 jesaj voĉoj, sed ĝi ricevis ankorau 88 kontraŭvoĉojkontraŭvoĉojn. Poste ĉ. 60 episkopoj de la minoritato forveturis, kaj oni finfine decidis por la papa prioritato per 535 voĉoj kontraŭ 2. La ĉ. 60 forveturintaj episkopoj preskaŭ ĉiuj poste ankoraŭ akceptis la dogmon, char la koncilio ne plu povis kunveni en Vatikano pro la okupo de Romo per la Italoj. La rezisto en Germanujo kaj Svislando gvidis fine al la estiĝo de la prakatolikoj kaj kristkatolikoj.
 
== verkoj ==
 
* Mansi 49 - 53 (konciliaj aktoj)
* Collectio Lacensis volumo 7 (gravaj dokumentoj pri la konciliaj okazaĵoj)
* A. Duval - Y. Congar: Le Journal de Mgr. Darboy au Concile du Vatican (La taglibro de Mgr. Darboy pri la koncilio de la Vatkano)