Unua Vatikana koncilio: Malsamoj inter versioj

sen resumo de redaktoj
La celo estis vasta, sed sur la linio de la ''[[Syllabus Errorum]]'' (pri la neakcepteblaj eraroj de la tempo), kiuj estigis diskutojn kaj kverelojn inter ŝtatproksimaj kaj papoproksimaj katolikoj, kiujn oni difamigis unue en Germanujo kiel "ultramontanuloj" (homoj direktiĝintaj al ([[Romo]]) trans la (alpa) montaro). Apartan akrecon alportis la (pseŭdonima) libro "Janus" de katolika germana teologo [[Ignaz von Döllinger]], kiu sind direktis kontraŭ la prioritato de la papo kaj favoris nacian orientiĝon de la eklezio. Similaj protestoj okazias ankaŭ en Francujo. La stataj potencoj antaŭtimis strebojn al pli granda libereco de la eklezioj. La [[kurio]] instalis centran komisionon kaj kvin fak-komisionojn post pridemandado de elektitaj episkopoj de la la latina kaj fine ankaŭ de la orientala ritoj. Post tiaj preparoj [[Pius la 9-a]] kunvokis la koncilion je la 29-a de junio 1868.
 
=== Paso de la koncilio ===
 
Post la oficiala malfermo je la 8-a de decembro 1869, la festo de la [[senmakula koncipiĝo]] de la [[Virgulino Maria]], la kunvenoj okazis en la [[Petra Katedralo]]. La averaĝe 600 ĝis 700 partoprenantoj trione venis el ne-eŭropaj landoj. Tio estis la ĝis nun plej mond-vaste vizitita koncilio. La demando pri la papa prioritato estis dekomence grava temo. Inter la konciliaj patroj la plej granda plimulto estis por la dogmigo kaj ĉ. 20 % estis kontraŭ. Inter la kontraŭuloj estis plimulto de la germana-austria kaj 40 % de la franca kaj usona episkoparo kaj kelkaj orientaloj (melkitoj kaj kaldeoj), anglaj kaj nord-italaj episkopoj. Ili plej ofte ne kontraŭis la verecon de la papa prioritato, sed pro politika oportuniteco.
73

redaktoj