Polesio: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: thumb|right|350px|''Polesia pejzaĝo'', pentraĵo de [[Ivan Ŝiŝkin (1884).]] '''Polesio''' estas geografia kaj historia regiono kiu ampleksas parte teritoriojn ...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 08:23, 22 dec. 2008

Polesio estas geografia kaj historia regiono kiu ampleksas parte teritoriojn de nuntempaj Belorusio, Ukrainio kaj Pollando. Ĝi estas sudokcidenta parto de la Orieneŭropa Malaltebenaĵo.

Polesia pejzaĝo, pentraĵo de Ivan Ŝiŝkin (1884).

Polesion formas ebenaĵo kun de 100-metra ĝis 250-metra alteco (maksimume 316 metroj) en akvokolekta areo de Pripjat kaj Bug.

Grundakvoj formas tie malprofundajn lagojn kaj vastajn marĉojn. En Polesio troviĝas multaj riveroj kaj foje inter marĉoj estas iom pli altaj morenaj ebenaĵoj kaj dunoj. Sude funkcias ŝtonminoj kaj torfejoj. Tie oni fosas brunkarbon, nafton kaj torfon. Arbaroj kovras ĉ. 30% de la areo de Polesio.

Ĉefaj urboj de la regiono estas Bresto, Pinsk, Mazir kaj Homel.