Respubliko de Ambaŭ Nacioj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 49:
 
La konfederacio okupis la teritoriojn de nuntempaj [[Pollando]], [[Litovio]], [[Belorusio]] kaj [[Latvio]] kaj partojn de nuntempaj [[Ukrainio]], [[Estonio]], [[Slovakio]], [[Rusio]] kaj [[Moldavio]], entute 990.000 km². Ĝi ekestis la {{daton|12|aŭgusto|1569}} per la [[Lublina Unio]] kaj ekzistis ĝis [[1791]]; sian plej ampleksan teritorion ĝi havis ĉirkaŭ 1600.
 
 
==Historio==
La unua paŝo por krei komunan Polan-Litovan ŝtaton estis [[Kreva Unio]] fondita en 1385. En la dua duono de la 17-a jarcento, pro manko de ido en [[Jogajlidoj|jogajlida]] dinastio, oni ekplanis plifortigi kaj certigi la union. Federacia Respubliko de Ambaŭ Nacioj kreiĝis kiel rezulto de [[Lublina Unio]]. Fondo de reala unio inter ambaŭ ŝtatoj estis unu el la plej grandaj sukcesoj de reĝo [[Sigismondo la 2-a]]. Post lia morto en [[1572]] komenciĝis senreĝeco dum kiu oni reformis juran sistemon de la ŝtato. Multe pligrandiĝis potenco de [[nobelaro]] kaj ekde tiam reĝojn oni elektadis dum tutnobelara voĉdonado.
 
Tiel nomata ''ora jarcento de la respubliko'' komenciĝis fine de la 16-a kaj komence de la 17-a jarcento kiam post milito kontraŭ Rusio la pola-litova respubliko atingis la plej grandan surfacon dum sia historio. Tiutempe la lando ankaŭ sukcese defendis sin kontraŭ svedaj, rusaj kaj tataraj atakoj. Finon de la ''ora jarcento'' kaŭzis [[Kozakoj|kozakaj]] ribeloj gvidataj de hetmano Ĥmjelnicki kiu komencis militojn kontraŭ najbaraj landoj. En 1654 Pollandon atakis Rusio kaj unu jaron poste komenciĝis tiel nomata ''[[Sveda diluvo]]'' - svedoj ekokupis kaj detruis plejparton de la lando kaj reĝo [[Johano la 2-a Kazimiro]] devis fuĝi al [[Silezio]]. Fine svedoj forlasis Pollandon sed ĝi estis tre malfortigita kaj perdis kontrolon super Inflantoj kaj Prusio.
 
==Vidu ankaŭ==