Infanto: Malsamoj inter versioj

nobela titolo
Enhavo forigita Enhavo aldonita
reĝida titolo
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 20:04, 23 dec. 2008

Infanto estas titolo de ĉiuj hispanaj kaj portugalaj reĝidoj. La kortega alparolo de hispana infanto estas Alteza Real (reĝa moŝto), de portugala nur Alteza (moŝto; laŭvorte alteco).

Laŭ NPIV la titolo ne estas uzata por la reĝaj heredontoj; tio veras almenaŭ por Portugalio. La portugala tron-heredonto portas la titolon Príncipe Real de Portugal (reĝa princo de Portugalio); liaj aŭ ŝiaj gefiloj estas infantoj, escepte de la supozebla heredonto inter ili; tiu portas la titolon Príncipe da Beira.

La hispana heredonto havas, aldone al "infanto", la titolon Príncipe de Asturias (princo de Asturio); kutime oni uzas tiun ĉi titolon kaj ne nomas la heredonton "infanto". La hispana reĝo rajtas doni la titolon ankaŭ al aliaj membroj de la reĝa familio.

Etimologie la vorto devenas, same kiel "infano", de la latina infans ("infano", origine "neparolanto").