Birdomigrado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
+ligo al Forlaso |
polurado, dosiero pri migrovojoj |
||
Linio 2:
[[dosiero:Grus grus flocks.jpg|thumb|migrantaj gruoj]]
'''Birdomigrado''' aludas al regulaj laŭsezonaj veturadoj entreprenitaj de multaj specioj de [[birdo]]j. Migrado inkludas movojn de diversaj distancoj faritaj pro ŝanĝoj en manĝodisponeblo, medio aŭ vetero. Tiuj
La [[birdo|birdoj]] estas unu el la plej moviĝemaj kaj diversmaniere moviĝantaj estaĵoj de la [[animalo|animalaro]]. Ili okupas la tutan [[tero|teron]], ili troviĝas sur la grundo, en arbetoj, sur la arboj, leviĝas ĝis 10-kilometra alto, vivas en lagoj, [[rivero|riveroj]] kaj [[maro|maroj]] ekde la [[poluso|polusoj]] ĝis la [[ekvatoro]], en la [[tundro|tundroj]] kaj en la sekaj [[dezerto|dezertoj]].
==Ĝeneralaĵoj==
[[Dosiero:Migrationroutes.svg|thumb|Kelkaj migrovojoj]]
Multaj terbirdoj migras longdistance. La plej komuna sistemo konsistas el flugo norden por reprodukti en mezvarma aŭ eĉ arkta somero por reveni vintrumi en pli varmaj regionoj sudaj.
La unua avantaĝo de migrado estas energia. La plej longaj tagoj de norda somero profitigas plej taugajn kondiĉojn por reproduktado kaj manĝigado de idoj. Laplilongigitaj taglumaj horoj permesas tagajn birdojn produkti pli grandajn ovodemetadojn, kompare kun [[loĝantaj birdoj]] kiuj restas ĉe tropikaj regionoj la tutan jaron. Ĉar tagoj mallongiĝas aŭtune, birdoj revenas al pli varmaj regionoj kie la manĝodisponeblo varias malmulte laŭ la sezono. Kelkaj lertaj flugantoj, ofte marbirdoj, utiligas la eblecon daŭrigi la migradon proksime al la alia poluso, kie la somero kun longaj tagoj komencas.
Tiuj avantaĝoj kompensas la altan baraktadon, energiajn elspezojn kaj aliajn riskojn de la migrado. Predado tre ofte altiĝas dum la migrado; la [[kliffalko]] kiu reproduktiĝas en insuloj de la [[Mediteranea Maro]] havas tre malfruan reproduktan sezonon, kunordigata kun la aŭtuna pasado de la sudenveturantaj [[Paseroformaj]] per kio ili manĝigas siajn idojn. Similan strategion adoptas la [[vesperto]] [[
==Kiel migrantaj birdoj orientiĝas
La orientiĝo estas formo de sinteno, reago al la influo de la medio, en kia la birdo vivas. Tial la sinteno dependas de la aĝo de la birdo, de la matureco de sensaj organoj. Estas idoj, kiuj ne vidas tuj post la eloviĝo, aliaj malbone aŭdas. La birdeto, simile al la homido, lernas uzi siajn sensorganojn kaj per tiuj ĝi ekkonas komence sian proksiman medion, kaj poste laŭgrade la malpliproksiman kaj fine la foran mediojn. La birdeto ellernas, kiel kaŝi sin, kiel forkuri kaj forflugi de la malamikoj. En tio al ĝi helpas la gepatroj, la gefratoj kaj ofte la samspeciuloj. Ĝi ellernas distingi la signalojn de aliaj birdoj, signalojn de iliaj statoj kaj fartoj ktp. Sed la birdoj povas percepti nur tiujn signalojn por kiuj ili havas sensorganojn.
Krom la lernado la birdoj, simile al aliaj bestoj, havas instinktojn, denaskajn proprecojn helpantajn en la orientiĝo. La unua kaj plej grava instinkto estas la kaŝiĝo, kiam okazas io nekutima, neatendita en la medio. Ofta instinkto estas la [[forlaso]] de la nesto kun la idoj en la tempo de danĝero. Grava instinkto ĉe la anasedoj kaj aliaj estas la denaska naĝkapablo. Multaj birdoj sen lernado ekkonas la flugantajn rabobirdojn, aŭ iliajn konturojn. Iuj birdoj timas la nigrajn objektojn, aliaj la grandajn kaj moviĝantajn. Sed la instinkto de la timo estas forviŝebla. Sur tio ĉi baziĝas la dresado de la bestoj. Do, la orientiĝo de birdoj en siaj habitatoj (habitato estas la loko kiun la besto okupas por sia vivo) estas lernita kaj instinkta. En tio ĉi ili distingas la objektojn vivantajn kaj nevivantajn. Ili distingas la lokojn de tiuj objektoj en la spaco. Ĝenerale la birdo tuj rimarkas ŝanĝiĝojn en sia habitato. De tio ĝi fariĝas nervoza, gardema kaj nur post tio, se ĝi alkutimiĝis al la nova situacio, ĝi rekvietiĝas.
En la orientiĝo de la birdoj, krom ĝia habitato, grandan rolon ludas la geografiaj diferencoj de la vivloko. Ili observas la montojn kaj valojn, riverojn, lagojn, kampojn ktp. La loko kaj rilato de tiuj ĉi diferencoj de la pejzaĝo estas la fiksitaj punktoj por la orientigo. Antaŭ la migrado la birdoj flugas pli kaj pli alten kaj de tie ili observas la ĉirkaŭaĵon. Sed ne nur la objektoj de la habitato, sed la ĉielo havas grandan signifon en la orientiĝo de la birdoj. Ili distingas la Sunon, Lunon, la direktojn de la ĉielo ne nur tagmeze, sed dum la tuta tago. Birdoj, nokte migrantaj, konas la
stelojn kaj stelgrupojn, [[konstelacio]]jn. Estas birdoj, kiuj bone sentas la ultraviolajn radiojn tra la dikaj tavoloj de nubaro. Tiuj ĉi birdoj migras tage. La nokte migrantaj orientiĝas helpe de la stelaro. Eksperimentoj per artefarita ĉielo certigis, ke la birdoj konas la stelaron de la ĉielo. Ili senerare distingas la sezonajn diferencojn de la ĉielo. Kiel la birdoj navigadas dum la migrado? La respondo al tiu ĉi demando estas tre komplika. Kio okazigas la migradon? Ĉu fakte ekzistas misteroj de la migrado? Jes, ankoraŭ la scienco ne ĉion malkovris. Sed la scienco montras, ke la misteroj ĉiujare malmultiĝas. Dum la funkcioj de la internaj sekreciaj glandoj ne estis malkovritaj, la misteroj estis pli multaj ol hodiaŭ. La grava puŝaparato de la migrado estas la hipofizo, glando troviĝanta sub la meza parto de la birda cerebro. Informojn el la medio ĝi ricevas per okuloj. La informo estas la kvanto de ultraviolaj radioj. Se la tagoj estas longaj la hipofizo produktas nur malmulte da hormonoj, se la tagoj mallongiĝas la kvanto de la radioj malmultiĝas kaj la hipofizo produktas pli multe da hormonoj. La organismoj de birdoj adaptiĝis al la difinita nivelo, kvanto de la ultraviolaj radioj, se tio ĉi ŝanĝiĝas, la [[hipofizo]] ekfunkcias kaj la birdo pretiĝas al la migrado. Ĉe kelke da birdoj, krom la ultraviolaj radioj, en la puŝo de la migriĝo rolas la temperaturo de la medio, la manko de la nutrajo, eĉ la graseco de la birdo. Se la fiziologia stato de la birdo estas preta al la ekmigro, tiu nepre okazas. Se iuj el la birdoj ne ekmigras pro ia kaŭzo, ili danĝerigas sian vivon. Birdoj, kiuj ne sekvis la komandon de la naturo selektiĝis kaj ne partoprenis plu en la vivo de la specio. Nur tiuj, kiuj adaptiĝis al la aliformiĝintaj cirkonstancoj, daŭrigas la vivon de la specio. Tial estiĝis la instinktoj kaj tiel ni komprenas ilin. La kaŭzoj de la migrado estas determinaj en la historio de la evoluo de la konkreta birdspecio. Ili havas multdek-milionjarajn radikojn. Dum tiu tempodaŭro la klimato de la Tero multfoje ŝanĝiĝis. Multmiloj da specioj de birdoj formortis, sed la nunaj estas produktoj de multmilionjara evoluo kaj selektiĝo. Tion la scienco jam precize konas kaj malkovris ĝiajn kaŭzojn.
La birdoj ĝenerale sekvas la [[migrovojo]]jn de siaj prauloj. Kiel ni jam skribis pri tio, la instinktoj estas tre konservativaj kaj ne ĉiam utilaj. La migrovojoj tial pli precize montras la antaŭajn liniojn de la kontinentoj ol la neprajn malplilongajn vojojn al la vintrumado kaj reen. La vorto kompaso tiusence signifas
Kiel la birdoj migras? Ilin oni povas disigi al diversaj grupoj, ekzemple: estas
Linio 30 ⟶ 31:
:fluge migrantaj,
:perpiede irantaj birdoj ktp.<br>
La respondo al la demando, kiel la birdoj orientiĝas, estas tre simpla en la unua grupo, en kiuj la maljunaj birdoj montras la ĝustan vojon al la junaj. Oni povas observi, kiel la [[ansero]]j kvazaŭ babilas dum la flugado. Sed aliaj ankaŭ komunikiĝas unu kun aliaj. La
:tage orientiĝas helpe de la Suno,
:la noktaj laŭ la ĉielo kaj steloj (ekzemple Silvioj, pri tio vidu en la artikolo [[Babilema silvio]].<br>
La plej komplika estas la orientiĝo de la
:''Vidu ankaŭ [[Migrado de marbirdoj]]
Linio 41 ⟶ 42:
*CARTHY J. D. 1963; Animal Navigation. Univ. Broks, London.;
*EMLAN S. T. 1975: The Stellar-Orientation System of Migratory Birds. Scientific American, 233, pp. 102-112.
*GRIFFIN D. R. 1966: Pereljoti ptic (ruse, Migrado de
*ILJIĈOV V. D. 1976: Kolcevanie v izuĉenii migracij ptic fauni SSSR. eld. NAUKA.;
*KLEINENBERG S. E. (red), 1966: Mehanizmi poljota i orientacii ptic. Moskva eld. NAUKA.;
|