Sintioj: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Sintioj''' (plurale ''Sinti'' aŭ ''Sinta'', sing. masc. ''Sinto'', fem. ''Sintisa'', en [[Francio]] ankaŭ foje ''Manouch'' aŭ ''Manouches'') estas unu el uestaj branĉoj de [[ciganoj]]. Etnografie ili estas parencaj al [[romaoj]] kaj kelkaj sciencistoj kredas, ke sintioj estas parto de romaa grupo<ref>[http://www.gfbv.it/3dossier/sinti-rom/de/rom-de.html Martha Verdorfer: Sinti & Roma] {{de icon}}</ref>. La sintioj mem, tamen, opinias sin apartaj de romaoj.
 
Plimulto de sintioj loĝas en [[Germanio]] kaj aliaj ĝermanlingvaj landoj ([[Aŭstrio]], [[Svisio]], [[Hollando]], [[Svedio]]), kaj ankaŭ en [[Francio]], [[Belgio]] kaj norda [[Italio]]. Tradicie [[nomado|nomadaj]], iliaj grupoj nun preskaŭ ĉiam formajformas [[geto]]jn en bordoj de [[urbo]]j kaj [[vilaĝo]]j. Plej kutime, la [[vivnivelo]] en tiuj getoj estas sufiĉe malalta, kaj atingo al [[eduko]], [[kuraco]] kaj aliaj [[sociaj servoj]] estas malfacila por sintioj.
 
El romaoj, plej parencaj al sintioj estas la [[Baltio|Balta]] branĉo: [[rusaj romaoj]], [[polaj romaoj]], [[litvaj romaoj]] ktp. La lingvo de sintioj estas t.n. ''Romanes'' aŭ ''Sintenghero Tschib(en)'' - dialekto de la [[romaa lingvo]] kun granda influo de la [[germana lingvo|germana]] kaj foje de aliaj lingvoj de [[Eŭropo]].
Linio 8:
 
==Deveno de la nomo==
Oni ne scias precize, kial aperas la nomo "sintioj". Estas versio, ke la ĝi aludas al la rivero ''Sindh'' ([[Induso]]) en [[Hindio]]. Nunaj [[lingvistiko|lingvistikaj]] kaj [[entografioetnografio|entografiajetnografiaj]] esploroj montras, ke ĝuste el Indusa regiono devenas ĉiuj romaaj etnoj. Alia versio estas, ke la nomo devenas de nomo de legenda estro de fruaj ciganoj, Sindela.
 
Ambaŭ teorioj tute kongruas kun ciganaj tradicioj (ili kreis etnonomoj kaj laŭ loko de deveno, kaj laŭ nomo de fondinto) kaj do neniu el ili estas nepre preferenda.
Linio 16:
[[Image:Düsseldorf-Lierenfeld Gedenktafel.JPG|thumb|Monumento por murdita Sintioj en [[Düsseldorf-Lierenfeld]]]]
[[Image:Ravensburg Mahnmal Sinti.jpg|thumb|upright|[[Ravensburg]], monumento por Sintioj murditaj en [[Auschwitz]].]]
La sintioj alvenis en [[Eŭropo]]n, plejparte en [[Germanio]]n kaj [[Aŭstrio]]n dum [[Mezepoko]]. Eventuale, ili disiĝis en du grupojn: la ''Eftavagarja'' ("Sep Karavanoj") kaj ''Estraxarja'' ("el Aŭstrio"). Tiuj du grupoj ekspandiĝis, la Eftavagarja en [[Francio]]n, kie ili nun estas nomitaj "Manouches", kaj la Estraxarja en [[Italio]]n kaj [[Eosta Eŭropo|Eostan Eŭropon]], plejparte en nunajn [[Kroatio]]n, [[Hungario]]n, [[Rumanio]]n, [[Ĉeĥio]]n kaj [[Slovakio]]n. En Italio sintioj plejparte loĝas en regiono [[PiedmontPiemonto]] regiono.
 
Estas teorio, ke sintioj disiĝis de romaoj kiam la lastaj konvertiĝis al [[islamo]] dum la regno de [[Selĵuka dinastio]] kaj tiel atingis liberecon kaj civitanecon. La sintioj, tamen, preferis resti en [[sklaveco]], sed ne forlasi kristanan kredon<ref>{{cite web|url=http://www.romahistory.com/en/1-8.htm|title=Roma Frühgeschichte (1000–1400). Freedom by joining the Islam|author=Marco D. Knudsen|publisher=RomaHistory.com|accessdate=2007-06-14}}</ref>. Pro tio ĝis nun iuj sintioj havas malamikemon kontraŭ romaoj.
Linio 31:
== Vidu ankaŭ jenon: ==
* [[Ciganoj]]
* [[Romaoj]]
* [[Kaleoj]]
 
== Notoj kaj referencoj ==
<references /> <!-- Helpo : http://eo.wikipedia.org/wiki/Helpo:Referencoj kaj piednotoj -->